Resumo Monata
Aŭgusto 2023

Tero penas mortigi nin, do Barato iris al Luno. Mi estas Logan Hall, kaj jen via resumo de aŭgusto 2023.

Esperantujo

Universala Kongreso 108

Unue, mi devas rimarki pri la Universala Kongreso, gastigita por la 108a fojo de Torino, Italio! Bedaŭrinde, mi ne povis iri, kaj se mi estis vera ĵurnalisto, mi almenaŭ intervjuus kongresinton, sed anstataŭe mi sidis sur mia pugo kaj restis en la diabla anglosfero. Tamen malgraŭ tio, ni povas vidi skizon de tio, kio okazis en Torino, per la informoriĉa Kongresa Libro, kiu nombras cent paĝojn — dudek pli ol lastjare! — kaj per la paĝo de Vikipedio, kiu bone resumas.

La temo ĉi-jare estis «enmigrado, kunfluo de homaj valoroj», kiukadre okazis pluraj prelegoj kaj debatoj, inkluzive pri klimatŝanĝiĝo, biologio, kartografio, integriĝo, kaj aliaj. La Kleriga Lundo konsistis el tre diversaj kaj riĉaj temoj, ekzemple ajkido, reprezentado de fortaj inaj karakteroj en kino, kaj la psikologio de falsaj novaĵoj. Plu distris la Scienca Kafejo, kies temoj estis prezentitaj mardon kaj ĵaŭdon, inkluzive pedagogio, karakterizoj de gemoj, kaj artefarita intelekto en eventuala estonteco sen homa laboro. La Internacia Kongresa Universitato aldonis prelegojn pri kvantuma interplekteco, reguleco en lingvo, kaj la konga lingvaro, interalie. Oni ne forgesu la merkredajn ekskursojn, kiuj ofertis vizitojn al multaj italaj urboj kaj antikvaĵoj, aŭ la naŭ koncertojn dum la semajno!

Bonvolu komenti sube, se vi iris al la ĉi-jara Universala Kongreso, kaj rakontu al ni pri tio!

Medio

Nova variaĵo de KOVIM superas

Nova variaĵo de la kronviruso fariĝis la plej komuna, raportas CDC, la usona centro pri malsanoj, kaj mi kredas tion priparolinda, ĉar mi en aŭgusto malsaniĝis de KOVIM la trian fojon! Jen mia sperta takso: Ĝi ankoraŭ aĉas. Ĉi-foje mi tamen ne supozis, ke mi havis la kronviruson, ĉar tiam la simptomoj ŝajnis multe pli kiel komuna gripo. La unuan tagon, mia gorĝo doloris min, ĝis posttagmeze, mi laciĝis, mi febris, mi mukis. Kaj la unuan nokton, mi suferis la plej usonan koŝmaron imageblan: Mi klopodis ne sonĝi, ĉar mi timis, ke ĉiu aparta sonĝo kostus monon, kiun ne pagus mia asekuro. En dormo, mi negocis kun superaj fortoj por pardoni miajn sonĝojn kaj instigi neniujn plu. Amikoj, mi eĉ ne vizitis malsanulejon — mi povis suferi en mia domo senpage!

Miaj simptomoj malpliseveriĝis jam la sekvan tagon, kaj plu dum la semajno. Mi sentis min tute bone post 5 tagoj. Tio ne sugestu tamen, ke la kronviruso efikas al ĉiuj tiel milde — mia sorto estas tre bona, se mi ne suferas la tiel nomitan «longan KOVIMon». Mi neniam perdis la sensojn, sed ŝajne ĉi tiu variaĵo ankoraŭ kapablas ilin perdigi.

La plej freŝa variaĵo memorigas, ke KOVIM-19 restas kun ni, kaj ke ni devos resti diligentaj kontraŭ ĝi. Eĉ kreskas voĉoj, ke ni devos revenigi maskojn kaj distancadon. Ĉi tiu variaĵo, neoficiale nomita «Eris», estas posteaĵo de la speco XBB, pri kiu estas preparata vakcino por la aŭtuno, tamen oni maltrankviliĝas, ke eble ĝi venos tro malfrue.

Rekorda diluvo en Slovenio

Laŭ sia ĉefministro, Slovenio ĵus spertis la plej malbonan katastrofon en sia historio — diluvon, kiu kovris pli ol du trionojn de la lando inter la 3ª kaj 4ª de aŭgusto per «monato da pluvo». Nur sep homoj mortis pro la vetero, tamen ĝi kaŭzis damaĝon je pli ol duonmiliardo da eŭroj, kaj miloj devis fuĝi de siaj domoj, kun multaj savitaj ĝuste el la inundo de la slovenia armeo. Almenaŭ Pollando, Francio, kaj Germanio sendis humanan helpon.

Incendio kaj ciklono detruis Maui

Maui, unu el la insuloj de Havajo, suferis unu el la plej mortigaj incendioj en historio, en kiu 115 mortis, kaj centoj pli malaperis. Pereo fokusiĝis en la urbeto Lahaina, kies popolo de ĉirkaŭ 12.000 homoj devis fuĝi, kelkaj rekte en la oceanon, forlasante ĉian ajn posedaĵon. Teme pri konstruaĵoj kaj vegetaĵoj, la urbeto ne plu ekzistas; ĝi estis tute forviŝita de fajro. Interalie, ĝi perdis faman banjanon, kiu ĵus celebris sian 150an datrevenon.

La incendion pli severigis ciklono Dora, kiu pasis 800 kilometrojn sude de Havajo. Kvankam ĝi neniam rekte atingis la insularon, la malebena atmosfera premo kaŭzis fortan venton tra Maui, kiu facile portis la fajron. Dora estas aparte rimarkinda kiel la plej daŭrinta ciklono en Pacifiko je kategorio 4 laŭ la uragana skalo. Oni opinias, ke ĝi estos la plej fama ciklono ĝis nun, kiu neniam trafis landon.

Kelkajn tagojn post la okazo, la ĉefo de la krizo-departemento de Maui subite demisiis post kritikoj, ĉar li decidis ne ŝalti la alarmojn, kiuj avertus mauianojn pri la danĝero. Li defendis sian decidon dirante, ke la alarmoj kutime signifas cunamon, kaj eble kondukus homojn al pli danĝeraj lokoj, tamen kritikantoj memorigas nin, ke homoj havas orelojn kaj okulojn, kaj povus pli frue taksi la situacion, se atentigitaj per alarmo. Tio estas la dua fuŝo en Havajo pri ŝtataj avertoj post la akcidento de 2018, kiam ĉiuj havajanoj estis avertitaj per ĉiu amaskomunikilo pri venantaj misiloj, emfazante, ke «ĉi tio ne estas testo».

Jen la demando en ĉies mensoj: Ĉu oni vizitu Maui ĝuste nun? Vin eble surprizos la vario de opinioj. Se vi celis iri al Lahaina… via destinejo ne plu ekzistas, do kompreneble vojaĝon tien oni nuligas. Unu konsilo estas iri nenien en Maui, ĉar ili bezonas ŝpari tempon kaj rimedojn por rekonstruado, ne por regali turistojn. Tion opinias Jason Momoa, fama usona aktoro kaj denaska havajano, dirante, ke «via ĉeesto ne necesas en insulo suferanta tiel profunde». Tamen asertas aliaj, precipe el la malpli bruligitaj partoj, ke Maui dependas de turismo, kaj ke laboristoj suferos des pli, ju pli da homoj nuligas siajn vojaĝojn. Fakte ne detruiĝis la tuta insulo, kaj oni diras, ke en kelkaj urboj sur Maui, estas ne evidente, ke iu ajn incendio ĵus okazis. Kion ajn oni faras, oni estu respekta kaj konscia pri la afliktoj de Mauianoj. Laŭ la guberniestro, oni ja ne iru al okcidenta Maui, sed ŝajne la cetero restas malfermita por vizitantoj. Ne necesas viziti tamen por helpi — se vi volas donaci monon, estas oficiala retpaĝo, kiun mi ligas en la videa priskribo.

Politiko

Vagner-estro Jevgeni Prigoĵin mortis

Евгений Пригожин (Jevgeni Prigoĵin), estro de la privata militistaro Vagner, ŝajne mortis. Lia persona jeto pereis kun Prigoĵin, ses kolegoj, kaj tri aviadistoj, laŭ raportoj de Rusio. Kvankam tia raporto el Rusio estas ne ĉiam fidinda, Usono respondis, ke ili «ne estus surprizitaj» se tio vere okazis. Rusio neas akuzojn, ke ili mem detruis la jeton.

Ĉi tio venas precize du monatojn post manifestacio de Vagner kontraŭ la Kremlo pro iliaj «fuŝado» kaj «korupteco» pri la milito en Ukrainio. Ne miskomprenu: Ili protestis, ke Rusio ne murdas ukrainojn pli efike, nek sufiĉe armas grupon Vagner. Kurioze, la manifestacio finiĝis kviete kaj sensange, kun ŝajna konsento inter ambaŭ flankoj: Vagner forturnis sin al Belorusio, kaj Prigoĵin estis pardonita. Tamen la fenestro-variolo de Rusio estas tre kontaĝa ja!

Oni ne scias la fatalon de Vagner; ankoraŭ ne nomiĝis publike nova estro, sed Putin poste postulis al ili, kaj aliaj privataj militistoj, formale ĵuri fidelecon al Rusio.

Donald Trump arestiĝis

Donald Trump, la antaŭa prezidento de Usono, estis arestita ĵaŭdon, la 24an de aŭgusto, kun 18 aliaj kolegoj. Ilin arestis kantono de Georgio sub formala akuzo pri 41 krimoj, inkluzive falsaj asertoj al oficialuloj; donado de falsaj dokumentoj; petoj al oficialuloj forlasi siajn ĵurojn; komploto kontraŭ la ŝtato, kaj obstrukcado al juĝesploroj pri la koncernaj aferoj, interalie. Resume, ili petis al almenaŭ 7 gubernioj kaj al Distrikto Kolumbio false deklari Trump la elektita prezidento en la balotado de 2020, kvankam la aresto temas nur pri la krimoj rilataj al Georgio.

Ĉar la krimoj estas asertitaj kaj procesotaj de gubernio, unu interesa konsekvenco estas, ke ili estos nepardoneblaj de la usona prezidento, en la okazo de kondamno. Plue, en Georgio, eĉ la guberniestro ne havas la plenan rajton pardoni krimojn laŭ leĝo delonge enkondukita pro pasinta estro, kiu ofertis pardonojn kontraŭ mono.

Atentinde, Trump ne tranoktis en malliberejo, ĉar la juĝafero ankoraŭ ne okazis; la prokuroro deziras komenci ĝin en ses monatoj, aŭ almenaŭ sufiĉe antaŭ la venonta balotado en 2024. Esence, li venis por pagi kaŭcion — laŭraporte, 200 000 dolarojn — kaj por esti registrita de la polico. Interalie tio inkluzivas karcernumeron, kaj foton de lia vizaĝo, eble unu el la plej impresaj fotoj en usona historio, pri kiu ni certe parolos longe post mia morto.

BRICS kreskas

BRICS estas politika kaj ekonomia unio nomita laŭ siaj kvin membroj: Brazilo, Rusio, Barato («India»), Ĉinio, kaj Sud-Afriko. En la kvara semajno de aŭgusto, ili havis konferencon, en kiu ili duobligis sian membraron, aldonante jen: Saud-Arabion, Argentinon, Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn, Iranon, Egiption, kaj Etiopion. Homoj plendas pri LGBTQIA2S+, sed formas BRICSSAUIEE. Kiel hipokrite!

Cyril Ramaphosa, la prezidento de Sud-Afriko, asertis en la fina tago, ke pli aldonoj al la alianco venos. Preskaŭ 50 aliaj ŝtatoj esprimis, formale aŭ neformale, intereson aliĝi, interalie Indonezio, Kubo, Bolivio, Alĝerio, kaj Kazaĥio.

Unu celo de la ligo estas sendependiĝi de la usona dolaro; ili jam diskutas enkonduki novan valuton. Laŭ malneta produkto esprimita per usonaj dolaroj, la 11 membroj kune valoros 30,75 duilionojn en 2023, kompare al Usono je 25,5 duilionoj, do estas kredeble, ke ili povos defii Usonon kiel peranton.

Atenco kontraŭ ekvadora prezident-kandidato

En Ekvadoro, prezidenta kandidato Fernando Villavicencio estis atencita ĉe sia mitingo je aŭgusto la 9ª. Li estis pafmurdita en atako, kiu ankaŭ vundis naŭ aliajn homojn, inkluzive kandidaton por la nacia asembleo kaj du policanojn. Sep homoj estis arestitaj pro la atako, kaj la pafinto mortis tenate de la polico. La aktuala prezidento, Guillermo Lasso, tuj deklaris nacian krizon kaj petis helpon de la FBI, la usona buroo de ekzamenado, kiu sendis delegitojn la postan tagon.

Villavicencio estis unu el ok kandidatoj por prezidenteco, kaj laŭ publikaj enketoj, li estis meze populara. Li kampanjis interalie por defii koruptecon kaj krimon; en Ekvadoro la ŝtato luktas kontraŭ bandoj de organizita krimo, ofte pli bone armitaj kaj regpovaj. Pli ol duono de la civito tie voĉis, ke nesekureco estas la plej alta prioritato, kiun traktu la ŝtato. Almenaŭ pri tio, Villavicencio kaj la plejmulto de kandidatoj kaj registoj konsentis, kaj post lia morto, ili publike funebris lin.

La voĉdonado ankoraŭ okazis la 20an de aŭgusto, kaj neniu kandidato ricevis absolutan majoritaton de la balotoj, do la 15an de oktobro estos elekto inter la du plej superaj kandidatoj, Luisa González kaj Daniel Noboa.

Scienco

Barato sukcesas sendi sateliton sur Lunon

Barato fariĝis la kvara lando sukcese sendi sateliton sur nian lunon, kaj la unua lando specife sur la sudan poluson de Luno. Sendis ili Chandrayaan-3, kiu atingis la lunon je la 23ª de aŭgusto, ses semajnojn post ĝia lanĉo. La vojaĝo inter Tero kaj Luno bezonas nur du semajnojn, sed Chandrayaan-3 orbitis ĉirkaŭe por sekvi taŭgan vojon por la surgrundiĝo.

Ĉi tio estas la tria en serio de misioj de Barato pri la luno — ĝia nomo, Chandrayaan, venas de la sanskritaj vortoj por «luna veturilo». La unua misio okazis en 2008, kaj kvankam ĝi senintence finiĝis antaŭ sia planita dujara daŭro, ĝi plenumis preskaŭ ĉiujn siajn celojn kaj akiris multajn datumojn. Chandrayaan-2 fiaskis, frakasiĝante kontraŭ la surfaco de Luno en 2019. Chandrayaan-4 estas planata por plu esplori la sudan poluson de Luno, ekzameni specimenojn el la surfaco, kaj pruvi teĥnikojn por travivi sur Luno en noktaj kondiĉoj — ĝi eble lanĉiĝos inter 2026 kaj 2028.

La sukceso de Chandrayaan-3 venis nur tri tagojn post malsukceso de Rusio, kies satelito Luna-25 ankaŭ celis atingi la sudan poluson de Luno, sed anstataŭe pereis kontraŭ ĝi, perdonte la ŝancon fariĝi la unua lando viziti tie. Rusa sciencisto Виталий Мельников (Vitalij Melnikov), estro ĉe kosmofirmao RKK Energia de fako pri raketaj kaj kosmaj sistemoj, subite mortis dek tagojn poste.

Fino

Tio estis via resumo de aŭgusto 2023. Se mi forgesis ion rimarkindan, parolu pri ĝi en la komentejo! Dankon pro via spektado, kaj mi vidos vin post monato.