Resumo Monata
Decembro 2023

La papo benas GLAT-ujon, Eŭropo perdis sian lastan reĝinon, kaj du el la plej elstaraj stalo-produktantoj kunfandiĝas. Mi estas Logan Hall, kaj jen via resumo de decembro 2023.

Esperantujo

Filmo «Via Nomo» dublita al Esperanto

Via Nomo, ankaŭ konata kiel «君の名は» en la japana aŭ «Your Name» en la angla, estas multe laŭdita, animaciita filmo de 2016 — ĝis nun la tria plej profitinta filmo japana. Dum la pasintaj tri jaroj, grupo Esperaĵo neoficiale dublis la filmon al Esperanto, kaj publikigis ĝin la 8an de decembro.

Mi mem havis la plezuron roli en la dublo — vi spektu la filmon kaj divenu, kiun rolon mi havis. Mi tamen ne spektis la filmon ĝis la Esperanta dublo mem. La animacio estas belega kaj plenas de mirindaj pejzaĝoj, inter la stratoj de Tokio kaj la montoj de prefekto gubernio Gifu. La rakonto estas fame kortuŝa, kun kompatindaj karakteroj kaj kapta intrigo. Mi jam rekomendus la filmon al vi en oficiala lingvo, sed, ĉu en Esperanto? Kompreneble, la dublo estas amatora, sed ĝi sufiĉe konservas la etoson de la originalo; mi ankoraŭ ridis al la amuzaĵoj, kaj ploris al la tristaĵoj. Surprize, la sonkvalito de la voĉregistraĵoj estis ĉiam sufiĉe alta, ke mi ne rimarkis pri ĝi. La parolado mem variis en kvalito, kaj bedaŭrinde la potenco de kelkaj scenoj velkis pro tio, sed aliaj scenoj ne; la voĉoj de Jocuha kaj Taki plej imponis min. Tamen eĉ la plej bonaj frazoj ofte estis malfacile aŭdkompreneblaj — dankinde, la filmdosiero havas subtekstojn, kiujn mi taksas necesaj. Fine, mi povas konfirmi, ke la traduko mem estas altkvalita; ne tute mankas eraroj, sed oni ricevas la impreson, ke la scenaron tradukis lerta esperantisto, kiu ĝuste komprenas la gramatikon kaj taŭgajn esprimojn por spontanea, tagtaga parolado.

Ĉion ĉi faris la organizo Esperaĵo kiel sian unuan dublo-projekton. Ĝin reĝisoris la organizaĵestro Eriko Demaro, kaj tradukis franco sub la nomo Malsatulo. Malgraŭ kelkaj makuloj, per ĉi tiu iniciato, Esperaĵo inspiras altan fidon pri siaj venontaj dubloj. Tamen, ili ne povos fari tion sen via helpo! Ĉiam estas bezonataj voĉaktoroj, aŭdvidredaktoroj, tradukistoj, grafikistoj, kaj pli. Krome, Esperaĵo faras pli ol dublojn — ili jam prilaboras komiksojn, bitlibrojn, kaj sonlibrojn. Se vi interesiĝas, mi ligas al ilia Diskord-servilo en la video-priskribo.

Ekonomio

Korporacio Nipono-Stalo aĉetas Usono-Stalon

La Usona Stalo-Korporacio, ankaŭ konata kiel Usono-Stalo, estis foje la plej granda korporacio en la mondo, kaj la unua firmao en historio valoranta miliardon da dolaroj, se oni ignoras inflacion. Ĝi tamen falis multe post jarcento, fariĝante la 8ª plej granda stalo-produktanto de la mondo en 2008, kaj la 24ª plej granda en 2022. Tiam, ĝi eĉ ne plu estis la plej granda stalo-produktanto en Usono mem.

Ĝia fatalo instigis al ĝi peti ofertojn por akiri la korporacion. Multaj usonaj stalfirmaoj konkuris, inkluzive rivalo Cleveland-Cliffs, sed je la 18ª de decembro venkis Nipono-Stalo, la plej granda stalo-produktanto en Japanio kaj kvara en la mondo, ofertinte preskaŭ 15 miliardojn da dolaroj. Tio estas 142% pli ol la publike taksita valoro de Usono-Stalo, kion atentas japanaj kritikantoj. La vendo maltrankviligas ankaŭ usonanojn, nome laboristojn kaj politikistojn. La laboristoj de Usono-Stalo apartenas al sindikato, kaj ili ne fidas, ke Nipono-Stalo plenumos iliajn kontraktojn kaj interkonsentojn; tamen ĝi tion promesas, rimarkante, ke ĝi jam komercas en Usono de 40 jaroj ĉe aliaj sindikataj fabrikoj kiel Wheeling-Nippon Steel, kaj ne spertis problemon pri laborkondiĉoj. Kelkaj politikistoj el ambaŭ usonaj partioj kondamnis la vendon, timantaj fremdan influon kaj riskon al nacia sekureco. Tion esploras la usona registaro, kaj per ilia eventuala aprobo, la japana korporacio akiros la usonan en la mezo de 2024.

GLAT

Katolikujo aprobas benadon al samseksaj paroj

La Katolika Eklezio formale permesis al episkopoj beni samseksajn parojn — subita renverso de ilia pozicio antaŭ du jaroj, ke Dio «ne povas beni pekon». La permeso fakte inkluzivas parojn tiel nomitajn «neregulajn», kiel kunloĝantoj, pluramuloj kaj divorcintoj. «Kiam oni petas benon, ĝisfunda morala analizo ne estu premiso por ĝin doni», deklaras ili.

Ankaŭ estas la permeso ne senkondiĉa. La benado ne rajtas koincidi kun liturgia rito — esence, tiel «neregulaj paroj» rajtas peti kaj ricevi benojn private kaj aparte, sed ne dum publika servo, por eviti «morale validigi» unuiĝon, kiun ili taksas ne kiel edziĝon. Necesas rimarki, ke ĉio ĉi temas pri benoj al homoj, neniel pri agnosko al GLAT-aj aŭ nekonvenaj unuiĝoj. Plej grave, ĉi tio estas nur permeso, ne devigo — la papo lasas la decidon en la manojn de individuaj pastroj, kiuj rajtas decidi plu rifuzi benojn al «neregulaj» aŭ samseksaj paroj.

Kaj rifuzi multaj krias. La deklaro nesurprize spronis multajn polemikojn inter katolikoj, kies ĉagrenoj inkluzivas, ke la novaĵo venis tiom proksime al Kristnasko — kvazaŭ ne estas aliaj kristanoj en nekonvenaj cirkonstancoj, kiuj bonvenigas kristnaskan miraklon. Ies donaco estas al alia ekzisteca krizo. Plendantoj tamen ankaŭ trafis materian kritikon — ke la eklezio malakordas kun si. Papo Francisko kompreneble aprobis la deklaron antaŭ du jaroj samkiel la deklaron ĉi-jaran, do en du jaroj, li konstatis, ke samseksemuloj esti benitaj ne povas, kaj aktuale ja povas. Tia kaprico sugestas, ke neniu deklaro estas fidinda nek daŭripova.

Medio

Katastrofa klimat-kongreso

La papo traktis alian polemikon tiumonate. Ŝtatestroj el la tuta mondo kunvenis en frua decembro por la 28ª konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri la klimato kaj tera varmiĝado. La papo ne povis veni pro malsano, sed Vatikano delegis kardinalon por paroli lian mesaĝon: For la fosiliajn brulaĵojn. Li vokas al la mondo ĉesigi la «sensencan militon kontraŭ kreo», kaj al la homaro penti pro ĝiaj «ekologiaj pekoj». «[Ni] devas aŭskulti sciencon kaj efektivigi rapidan kaj justan transiron por fini la epokon de fosiliaj brulaĵoj.»

Tiajn vortojn oni esperis aŭdi de la konferenco, kaj ilin konsentis pluraj aliaj kunsidantoj. La prezidento de Kolombio, kvankam nacio ekonomie subtenata de brulaĵoj, vokis kontraŭ ili, emfazante, ke tio ne estas pereo ekonomia — ke tio «evitas pereon de la mondo, de Tero». La ĉefministro de Antigvo-Barbudo eĥis tion, aldonante, ke tio «ne estas simple elekto», sed «urĝa neceso». 117 ŝtatoj konsentis triobligi la proporcion de renovigebla energio, kun multaj anoncantaj novajn regulojn en siaj propraj landoj, por plenumi tiun celon, kaj ankaŭ la celon de la Pariza Interkonsento de 2015.

Ne ĉiuj interkonsentis pri la precizaj celoj, tamen — certe ne la prezidanto de la dubaja konferenco, سلطان أحمد الجابر (Sultan Aĥmed Al Ĵaber'), kiu estas ankaŭ ĉefo de la Abudabia Nacia Petrol-Korporacio. Kvankam ĉiuj partoprenintoj celas limigi la varmigadon al 1,5 gradoj celsiaj, li asertis nur semajnon antaŭ la kongreso, ke «neniu scienco» montras, ke plena ĉeso de fosiliaj brulaĵoj necesas por obei tiun limon. Li ŝajne ne legis, aŭ ignoris, la raporton de antaŭ monato, en kiu konkludis interalie la Medioprogramo de la Unuiĝintaj Nacioj, la Internacia Instituto de Subtenebla Disvolvado, kaj la Stokholma Medio-Instituto, ke la mondo bruligas pli ol duoble da petrolo, kiom ĝi povas por limigi varmigadon al 1,5 gradoj.

Organizantoj finis la kongreson kun skismiga propono, plena de moderigita lingvaĵo: Ili ne plu rekomendas la ĉeson de fosilia brulado, nur la redukton. Iu delegito private rimarkis, ke la propono «vere kontraŭas la atendojn de ĉi tiu konferenco» — ĝentilaĵo por «putras kaj insultas nin». Laŭ usona vicprezidinto Al Gore, la propono estas multe pli malbona ol oni timis, «kvazaŭ ĝin diktis OPEL, vorton post vorto». «La Respubliko de la Marŝalaj Insuloj ne aperis ĉi tie por subskribi nian morton», diris ĝia ministro de naturaj resursoj kaj komerco.

Tamen ne ĉiuj kritikis la proponon. Direktoro de afrika klimat-aktivistaro opiniis, ke eĉ redukti bruladon estas bonŝanca kompromiso inter la verdaj nacioj kaj la petrolaj nacioj. Du aliaj delegitoj el Afriko esprimis anonime, ke plena nuligo de fosiliaj brulaĵoj estas malkonsentenda. Pli vasta koalicio, inkluzivanta Baraton kaj Ĉinion, kategorie oponas ajnan ordonon, kiu celas specifajn energifontojn.

Estas grave rimarki, ke la skismo ne estas povraj, verdaj landoj kontraŭ riĉaj, poluaj landoj — estas povraj kaj riĉaj landoj je ambaŭ flankoj. Temas pri landoj, kiuj evitas pereon pro la klimato, kontraŭ landoj, kiuj evitas pereon pro la ekonomio. Malgraŭ tio, Kolombio bone eksplikis, ke ne vere ekzistas elekto — nur prokrasto.

Politiko

Javier Milei petas krizostaton

En la novembra epizodo, mi resumis la prezidentiĝon de Javier Milei en Argentino, kaj malgraŭ klaĉoj komparantaj lin al tiranoj de la mondo, mi esprimis esperon, ke li regos pli prudente. En nur monato, li embarasis min — mi pardonpetas pro la optimismo!

Prezidento Milei komencis decembron kun serio de radikalaj ordonoj, duonigante la valoron de la argentina peso, nuligante subvenciojn por transito kaj energio, kaj demisiigante kvinmil registarajn oficantojn. La ministro de ekonomio pravigis ĉion ĉi asertante, «Ne estas mono por aferoj ne absolute necesaj». Tamen la plej ekstrema ago okazis je la 27ª, kiam Milei petis al la argentina kongreso deklari staton de «publika krizo» kaj transdoni pli da regpovo.

Li tion petis per leĝpropono, kiun oni nomas la «omnibusa leĝo» pro ĝia amplekso. En ĝi aperas multaj burokrataj kaj ekonomiaj ŝanĝoj — privatigi 50 firmaojn, alĝustigi pensiojn laŭ inflacio, levi eksportimpostojn, enkonduki novajn impostamnestiojn al civitanoj, forigi kelkajn limojn pri obligacioj kaj ŝuldoj, kaj tiel plu. Ĝi ankaŭ celas elimini prezidentajn primariojn, kaj provizi po pli da reprezentistoj laŭ loĝantoj, kio tamen povas favori la pli grandajn distriktojn. Plej alarme estas la peto deklari krizostaton, kiu daŭrus ĝis la fino de 2025 kaj povus esti etendita du jarojn pli, kovronte lian plenan prezidentecon. Per tiu deklaro, parlamentaj povoj estus transdonitaj al la prezidento dum la periodo.

Kelkaj eroj de la leĝpropono bezonas absolutan majoritaton por efektiviĝi, tamen la Liberecana Partio de Milei okupas nur 15% de la malsupera ĉambro de Kongreso, kaj malpli ol dekonon de la supera ĉambro. La originala propono malsukcesis, tamen ili pasigis januaron kompromisante, kaj aktuala versio ŝajne havas konsenton de la majoritato, kvankam ĝi ankoraŭ ne estas efektivigita. Kiel ĝi malsamas de la antaŭa malneto? Ili ŝparis kelkajn firmaojn de privatigado, ŝanĝoj al pensioj estas prokrastitaj, impostlevoj estas neaplikotaj al regionaj eksportoj, kaj, jes — la krizostato daŭros nur unu jaron anstataŭ du.

Venezuelo decidis aneksi Gujanon

En la unua semajnfino de decembro, Venezuelo okazigis referendumon pri brulanta problemo en la popola menso: ĉu aneksi parton de Gujano? La parto koncernata estas Esekibo, teritorio, kiun pretendas Venezuelo, sed administras Gujano de 1904 — unu jaron antaŭ la aprobo de la Fundamento de Esperanto. Ĝi ja apartenis al Venezuelo antaŭe, sed estis tiam atribuita al Gujano laŭ Britio, ĝia koloniinto. Kvankam Venezuelo kaj Gujano sendependiĝis de siaj eŭropaj koloniintoj, ili ankoraŭ kontestas la teritorion. Ĝi ampleksas du trionojn de Gujano, areon pli grandan ol Grekio, kaj ankaŭ multajn riĉajn mineralojn kaj nafton, malkovratan ekde 2015.

Maltrankvilige, Venezuelo decidis ŝtatigi Esekibon. Oficialuloj raportas, ke pli ol dekmil voĉdonintoj aprobis la referendumon — pli ol la okmil, kiom reelektis Hugo Chávez en 2012, post 14 jaroj de granda populareco. Laŭ Reuters tamen, ĵurnalistoj tutlande trovis la balotajn atendovicojn tre malplenaj. Venezuelo etendis la voĉdonperiodon je du horoj pro «multega partoprenado», kiel diris Elvis Amoroso, la plej supera oficialulo pri balotado. Argentina prezidento Nicolás Maduro tuj poste fanfaronis pri la afero kiel «tuta sukceso por nia lando, nia demokratio».

La kondiĉoj de la referendumo restas neklaraj, sed armeoj ankoraŭ ne invadas Esekibon. Ambaŭ landoj konsentis ne minaci aŭ perforti, sed ili ankaŭ promesis ne cedi la teritorion al la alia. Ili nek konsentas pri neŭtrala, internacia partio, por arbitracio. Do kun ĉiuj disputrimedoj jam forĵuritaj, nur tempo povos montri al ni la sorton de Esekibo.

Mondaj ekspedoj perdiĝas en Ruĝa Maro

Triono de ekspedoj inter Azio kaj Eŭropo iras tra la Ruĝa Maro, tamen nun ili ĉesas. Komercaj ŝipoj en la Ruĝa Maro estas ekde novembro atakataj de hutioj — armita grupo el norda Jemeno. Ili celas perturbi internacian transiton kiel proteston kontraŭ Israelo kaj ĝiaj aliancanoj pro la milito en Palestino, kaj la efikon jam sentas la mondo.

En decembro, dana transportfirmao Maersk anoncis sian ĉeson uzi la Ruĝan Maron kiel ekspedvojon, kaj germana firmao Hapag-Lloyd poste faris similan anoncon. Por eviti la Ruĝan Maron necesas ĉirkaŭiri la tuton de Afriko, etendante la vojon de 26 tagoj al 36 tagoj, kaj bezonante milionon dolarojn pli da brulaĵo. La prezo de asekuroj dekobliĝis por ŝipoj ankoraŭ irantaj tra la Maro. Franca transportfirmao CMA CGM duobligis sian prezon por ĉiaj ekspedoj inter Azio kaj Eŭropo.

Ŝtatestroj ĉirkaŭ la mondo denuncis la hutiojn kaj vokas por libera mara trapasado. Multaj landoj sendis militŝipojn krozi en la Ruĝa Maro kaj gardi sianaciajn komercŝipojn, sed en la fino de decembro, kaj daŭre en januaron, Usono komencis operacon kontraŭataki kaj ĝeni la hutiojn. La 31an de decembro, Usono pereigis tri hutiajn ŝipojn, kaj la 11an de januaro, Usono kaj Britio bombis 60 surterajn instalaĵojn en Jemeno. Militistoj zorgas, ke je unu flanko, nur defendado malsufiĉos por ĉesigi la atakadon, sed aliflanke, rekte trafi Jemenon komencos novan militon en Mezoriento. Ni nur scias, ke pacienco elĉerpiĝas ĉiuflanke, kio ofte kaŭzas eksplodajn konfliktojn.

Usonaj ŝtatoj forigas Donald Trump de balotoj

Post unu jaro, Usono voĉdonos por sia sekva prezidento, kaj multaj argumentas, ke la usona konstitucio malpermesas al Donald Trump troviĝi sur la balotoj.

Kvankam temas pri federacia prezidento, la respondeco pri balotado fakte restas kun ĉiu individua gubernio, do multaj apartaj ŝtatoj nun aŭskultas argumentojn ĉi-teme por si mem. En decembro, kaj Kolorado kaj Majno juĝis, ke Donald Trump ne rajtas troviĝi sur siaj balotoj. Lia partio, la Respublikana, tuj apelaciis kontraŭ la juĝoj, kaj la procedo efektive garantias, ke lia nomo ankoraŭ aperos en ambaŭ ŝtatoj almenaŭ sur la nomumaj balotoj en printempo. Estas plejverŝajne, ke la apelacioj iam iros al la Supera Kortumo de Usono, kiu findecidos, ĉu Donald Trump devos aperi aŭ ne aperi, en ĉiuj gubernioj, sur la prezidentaj balotoj en aŭtuno. Aliaj ŝtatoj jam haltigis la defiojn: La kortumo de Miĉigano diris, ke ĝi estas «ne persvadita» esplori la argumentojn, kaj la ŝtata ministro de Oregono asertas neniun povon forigi iun de balotoj. Eĉ Kalifornio, ŝtato tre liberala, aprobis s-ron Trump por la baloto. La individuaj decidoj de gubernioj ne gravos, se la usona Supera Kortumo faros propran juĝon, krom se ili lasos la decidon al ĉiuj apartaj ŝtatoj.

La argumentoj kontraŭ Donald Trump baziĝas sur sekcio en la 14ª amendo de la usona konstitucio, kiu diras, ke neniu rajtas enoficiĝi en Usono, kiu, servinte en usona ofico, ĵuris subteni la konstitucion, kaj perfidis ĝin, aŭ komfortis minacantojn kontraŭ ĝi aŭ kontraŭ Usono. La amendo efektiviĝis antaŭ 156 jaroj, ĝuste post la usona intercivitana milito, por forbloki subtenintojn de la suda Konfederacio. Oni aktuale interpretas la ribelon de januaro 6, 2021, kiel klaran perfidon kontraŭ la konstitucio, kaj la ribelulojn kiel minacantojn kontraŭ Usono, kiujn komfortis Donald Trump. Ĉio dependas, ĉu juĝistoj rigardos la aferon kiel perfortan ribelon aŭ kiel pacan manifestacion, kaj ĉu ili kulpigos s-ron Trump aŭ ne. Tiuteme li jam atendas alian juĝaferon je la 4ª de marto, sed akompananta kazo eble estos akceptita pli frue.

Danlanda reĝino abdikas

En sia novjara parolo, dana reĝino Margrethe la 2ª neatendite anoncis sian abdikon, efektivan je la 14ª de januaro, ĝuste 52 jarojn post sia kroniĝo. En 2022 ŝi fariĝis la plej daŭra aktuala monarĥo en Eŭropo, kaj la sola reĝino en la mondo, kiam forpasis angla Elizabeth la 2ª; kaj en julio la plej longe servinta monarĥo dana.

Ne temas pri fiasko aŭ skandalo; la decidon ŝi faris pli frue en la jaro, post ĥirurgio al ŝia dorso. Kvankam la operacio estis sukcesa, ĝi pensigis ŝin pri la destino de la dana monarĥio.

Ŝia filo fariĝis reĝo Frederik la 10ª. Ne okazis ceremonio; lia reĝeco estis anoncita de kastelo Amalienborg kiam ŝi abdikis. Ĉefministrino Mette Frederiksen komentis, ke multaj danoj konis neniun alian monarĥon, kaj ke ŝi metis vortojn kaj sentojn en la identecon de Danlando kaj ĝia popolo.

Resumo Jara

Gratulon al ĉiuj atingintaj la novjaron, kaj dankon pro via akompanado ĝis nun! En 2023 ni transiris de epoko difinita de la kronviruso, al epoko difinita de pli severa atmosfero. La mondon afliktas pli da militoj; tiu inter Ukrainio kaj Rusio daŭras, kaj ni aldonis konfliktojn en Sudano, en Niĝero, kaj tre elstare en Palestino. Iuj partoj de la mondo progresas pri GLAT, dum aliaj malprogresas; Esperanto ricevis generacian ĝisdatigon; kaj artefarita intelekto nun influas niajn plej altajn instituciojn.

Resumo Monata memoros 2023 kiel sian komenciĝon, kaj espereble kiel la unuan de multaj jaroj plu. Tiun jaron ĝi publikigis 61 artikolojn, kaj lanĉis Patreon-paĝon, kie por donacantoj estas 6 privataj afiŝoj plu — bagateloj kaj malnetoj, kiuj ne povis esti inkluzivitaj en plena epizodo. Ĝi ankaŭ ĵus lanĉis retejon, kie la plenaj tekstoj de epizodoj estas ĉiam legeblaj. Mi ĵus eksciis, ke Jutubo povas aŭtomate traduki subtekstojn, kaj retumiloj povas traduki la retejon, do helpu min diskonigi la elsendon ekster Esperantujo!

Aliteme, mi havas tre ekscitan novaĵon. Mi akceptis pozicion kun Esperanto-USA kiel redaktoro de ilia bulteno, Usona Esperantisto, kaj komencas ĉi-monate, januaron 2024! Mi eĉ ne estus konsiderita por la posteno sen Resumo Monata por pruvi mian kapablon, do mi ĝojegas pro la oportuno servi Esperantujon ĉiel ĉi. Mi dividos la redakcion kun Alena Adler, ankaŭ konata kiel AlenaFenomena, la angla-esperanta elsendisto el Tviĉo! Se vi ne jam spektas rian kanalon, vi tuj faru; mi ligas al ĝi en la video-priskribo. Krome, vi trovos la redakcian retpoŝtadreson, bulteno@esperanto-usa.org — sendu al ĝi komentojn por ni, aŭ artikolojn, kiujn vi volas prezentotaj en Usona Esperantisto!

Ne maltrankviliĝu — mi ne ĉesos verki la Resumon Monatan. Atendu la unuan epizodon de 2024! Ĝis tiam!