«Tvitero» ne plu ekzistas; NATO kreskas; kaj kurioza paro de filmoj kreas rekordojn en kinejoj tutmonde. Mi estas Logan Hall, kaj jen via resumo de julio 2023.
En la komenco de julio prezentis Meta sian novan socian retejon, Threads, kiu ankoraŭ ne havas Esperantan nomon, eble ĉar ĝi estas tiel nova, aŭ eble ĉar ĝi ne haveblas en la Eŭropa Unio, kie, kompreneble, loĝas ĉiuj esperantistoj. Kaj eble, oni ne zorgu, ĉar malgraŭ tre promesa furoro, dum kiu ĝi atingis 100 milionojn de uzantoj en unu semajno, la plej rapide kreskanta aplikaĵo ĝis nun, la nombro de aktivaj uzantoj duoniĝis post semajno, kaj duoniĝis denove la sekvan semajnon. Verdire, 25 milionoj estas ankoraŭ respektinda kvanto — se Esperanto havus tiom da parolantoj, mi povus finfine konvinki al homoj, ke ĝi estas «vera» lingvo — sed eble ne, ĉar Meta luktas konvinki, ke Threads estas «vera» socia retejo! Kompreneble ili impetis por ekspluati fuŝadon de Tvitero, kaj eldonis nekompletan aplikaĵon — almenaŭ laŭ la 75 milionoj de homoj, kiuj provis, kaj tuj forlasis.
Aliflanke, Tvitero, unu el la plej konataj markoj en la tuta mondo, ne plu estu konata kiel «Tvitero», diras Elon Musk, ĝia reĝo. Antaŭ semajno li anoncis la novan nomon: X. Tio estas unu el la 26 literoj de la angla alfabeto, kaj granda paŝo al lia revo fari Tviteron la «ĉio-aplikaĵo», do estas amuze, ke li nomis ĝin laŭ la sola litero, kiu plej ofte signifas nuligadon, se ne pornografion. Krome, li ŝance prenis la solan literon, kiu jam estas rezervita marko de multaj aliaj firmaoj por diversaj celoj — interalie Meta kaj Microsoft. Tute neantaŭvideble.
Kvankam profundaj ŝanĝoj ankoraŭ ne venis al la platformo, kelkaj aferoj ŝanĝiĝis surprize rapide. La adreso x.com direktas onin al twitter.com, kie oni vidos la novan emblemon, kompreneble nur literon X, super la sialingva teksto — Ensaluti en Tviteron. Pri la adreso mi verdire miris, sed fakte, x.com apartenis al s-ro Musk en la jaro 2000, kaj li reaĉetis ĝin de PayPal en 2017 pro kialoj «sentimentalaj». Tio estas nur la publika komenco de lia dumviva amoro kun la litero X, kiu poste nomis lian kosmofirmaon SpaceX — kies emblemon ŝajne desegnis vera artisto — kaj la Modelon X de Tesla.
Parenteze, 53% de la japania popolo uzas Tviteron. Lasi ĝin en la manoj de Elon Musk ŝajnas kvazaŭ minaco kontraŭ nacia sekureco!
Sed, dum ni parolas pri nacia sekureco…
Post jaro de disputado, Turkio ekkonsentas aligi kaj Ukrainion, kaj Svedion al NATO.
Ukrainia prezidento Zelenskij vizitis multajn landojn de NATO, inkluzive Turkion, por konstati ilian subtenon por aligi Ukrainion. Dum lia vizito, turkia prezidento Erdoğan deklaris, ke Ukrainio «sendube meritas» esti parto de NATO. La konstatoj evidentiĝis la 10an de julio, kiam NATO kunsidis por oficiale bonvenigi Suomion kiel membron de la alianco, kaj por konsenti mildigi la postulojn al Ukrainio antaŭ aliĝo.
Tiam, Turkio ankaŭ esprimis subtenon por aligi Svedion. Krom la bataljetoj F-14, kiujn Usono tuj poste konsentis vendi al Turkio, la ĉefo de NATO pravigis la decidon dirante, ke Svedio «amendis sian konstitucion, ŝanĝis siajn leĝojn, pliampleksigis sian kontraŭterorisman operacon kontraŭ la Kurdia Laborista Partio, kaj rekomencis vendi armilojn al Turkio». La menciitaj ŝanĝoj al la svediaj konstitucio kaj leĝoj permesis al la registaro forĉizi leĝajn protektojn de homoj engaĝitaj en terorismo, kvankam estas neklare al mi, kiu rajtas deklari onin teroristo — ĉu Svedio aŭ Turkio?
Plue, ankoraŭ estas neniu specifa tempo, kiam NATO oficiale voĉdonos por aligi jen Ukrainion jen Svedion. Erdoğan poste ligis la aliĝon de Svedio kun la eventuala aliĝo de Turkio al la Eŭropa Unio — nocio tuj forbatita. Do la sorto de aliĝontoj restas malklara.
Alia sorto nun malklara estas tiu de Niĝero, kiu ĵus suferis sian sesan puĉon en 50 jaroj, kaj la trian depost 2010. La niĝera prezidento servinta ekde 2021, Mohamed Bazoum, estis kaptita de milita junto regata de Abdourahamane Tchiani, kiu poste deklaris sin la nova prezidento. En 2015 li estis akuzita de provita puĉo kontraŭ la lasta prezidento. Kaj depost 2011 li servis kiel… komandanto de la prezidentaj gardistoj. Mi konfesas, ke laŭ mi, li ne montris sin kvalifikita por tiu posteno! Kaj laŭ famoj, samsentis Bazoum, kiu intencis demisiigi lin, kaj decidis pri tio du tagojn antaŭ la puĉo. Do jen la plej verŝajna kialo.
En seriozo, mi ankaŭ rimarku, ke la akuzo en 2015 estis nepruvita, kaj Tchiani laŭraporte ĉesigis puĉon en 2021, dum demokratia transdonado de la prezidenteco al Bazoum. Fakte tio estis la unua ĝenerale paca transdono de regpovo super Niĝero kiel sendependa nacio.
La eksterafrika reakcio ŝajnas iomete plia ol kutime. Multaj landoj, interalie Francio, la koloniinto de Niĝero, tuj kondamnis la aferon kaj minacis sankcii kontraŭ la lando, se la junto ne restaŭrus Bazoum kiel prezidenton. Ĉi tiu estas la naŭa provita puĉo en nordokcidenta Afriko ekde 2020 — kaj eksteraj landoj de longe dependas de Niĝero kiel partnero por militaj operacoj en la regiono, dum ĝiaj najbaroj suferis puĉon, unu post la alia. La sorto estas malklara ja.
En junio flagris manifestacioj kaj ribeloj en Parizo, Francio, sekvante la pafmurdon de polico je 17 jara junuliĉo, Nahel Merzouk. Post kelkaj tagoj, iu malsukcese atencis Vincent Jeanbrun, la estron de pariza suburbo L'Haÿ-les-Roses, stirante aŭton en lian domon, kaj fajrigante ĝin. Vundiĝis liaj edzino kaj filino. La vundoj ne estis krizaj, tamen almenaŭ la edzino bezonis iri al malsanulejo. Ankoraŭ estas neniu publika rimarko, kiel ili fartas, tamen s-ro Jeanbrun tuj kondamnis la atakon, kaj komentis, ke li estas des pli firme dediĉita «protekti kaj servi la respublikon». Ankaŭ publike kondamnis la atakon kaj kondolencis s-ron Jeanbrun multaj franciaj politikistoj, interalie la ĉefministrino de Francio, Élisabeth Borne; senat-prezidanto Gérard Larcher; kaj komunikisto Olivier Véran.
En 1988 aperis la aktuala konstitucio de Brazilo, kaj nun, post 35 jaroj, ĝi estis je la unua fojo oficiale tradukita al indiĝena lingvo: «nheengatu». La lingvo estas konata laŭ multege da nomoj, plej ofte signifantaj «[amazonia] ĝenerala lingvo», tamen per si mem la lingvonomo ŝajne signifas… «bona lingvo»! Kie vi jam aŭdis tion?
Ĝi estas parolata de pli-malpli 20.000 homoj, ĉefe en la brazila subŝtato Amazonio, kiel interlingvo inter indiĝenoj, kaj kiel patrolingvo de kelkmil homoj. De la 17ª jarcento, ĝi estis la lingvo plej uzita de koloniistoj por komuniki kun indiĝenoj, iam nomita la ĝenerala lingvo de Brazilo, ĝis la 19ª jarcento, en kiu la portugala estis trudita perforte.
Kiel multaj indiĝenaj lingvoj tutmonde, Nheengatu estas endanĝerigita, malgraŭ la oficiala statuso finfine donita al ĝi en 2002. Tamen post 2020, la lingvo ricevas vivspiron per iniciatoj diskonigi ĝin kaj kreskigi intereson pri ĝi. Ekzemple, tiam komenciĝis la projekto Motorola: la komuniko-firmo aldonis bonkvalitan interfac-tradukon por Nheengatu al siaj telefonoj. Aliaj grupoj ekstudas kaj instruas la lingvon loke kaj enrete.
Esperanta Retradio raportas pli, kaj mi lasos la ligilon al ilia artikolo en la videa priskribo.
Denove menciinte Esperanton, jam temp' está pritrakti la juliajn novaĵojn el Esperantujo!
Se vi pardonos min, komencas mi per rakonto persona pri mia vojaĝo al Raleigh, Norda Karolino por la 71 usona Landa Kongreso! Certe okazis aliaj regionaj esperantumoj en la mondo dum julio, kaj mi invitas vin skribi en la komentejo pri ili, ĉar mi ne povis esti ĉie!
Fakte, unue okazis NASK — la Nord-Amerika Somera Kursaro — kaj por la unua fojo post 2012, ĝi okazis lige kun la Landa Kongreso. Diable mi decidis ne iri pli frue por NASK, ĉar mi jam devis vojaĝi unu semajnon en julio pro laboro, kaj mi ne volis foresti tiom longe. Tamen la ĉeestintoj havis plurajn oportunojn por montri tion, kion ili lernis de NASK, dum la posta kongreso — ekzemple, teatran improvizadon! Du fojojn ni estis regalitaj per improvizita komedio. Paro de scenoj elstaris al mi — la «klubo por akuzativ-amantoj», kaj poste por akuzativ-malamantoj. Mi opinias, ke post iom da jaroj en Esperantujo, ŝercoj pri la akuzativo estas oscedindaj. Tamen, ili elstaris al mi, ĉar la aktoroj klare luktis obei siajn improvizitajn regulojn. Misuzi la akuzativon estis fakte la plej malfacila talento tiunokte!
Sed aliaj tre bonaj talentoj montriĝis en la Distra Vespero, du horojn da lerta prezentado. Gastoj de la Nepala Esperanto-Asocio vizitis nin, kaj tiam unu gastino faris por ni belan, tradician dancon, kiu bedaŭrinde, sed ridige, estis rompita kiam la poŝtelefono ludanta la muzikon ricevis mesaĝon. Ni ankaŭ kantis Margarita Urb', kiu estis tradukita antaŭ nur dek horoj dum alia kunsido! Min surprizis la kvalito de la traduko, farita en unuhora instrua sesio. Se vi volas aŭskulti ĝin, ĝi estis alŝutita al Jutubo, kaj mi ligas al ĝi en la videa priskribo. Cetere, mi ligas ankaŭ al la podkasto Usone Persone — la 16ª epizodo, ĉar ĝi estis la unua senpere antaŭ aŭdienco! Mi esperas, ke ne aŭdeblas, kiam mia poŝtelefono eksonis.
Ni lernis, ni ridis, ŝajne neniu ploris, kaj mi antaŭĝojas la sekvan Landan Kongreson en Los-Anĝeleso.
La 15an de julio komenciĝis la 5ª Usona Bona Film-Festivalo, okazigita de Esperanto-USA! 11 partoprenantoj gajnos monpremion, kaj pro la sukceso de la kvar antaŭaj festivaloj, la premioj estas rimarkinde altaj: 1200 usonaj dolaroj por la unua rango, 800 por la dua, 600 por la tria, kaj po 200 por la kvara ĝis la deka. Estas aparta premio je 200 dolaroj laŭ «elekto de la spektantaro».
Ĉiu filmo devas enhavi almenaŭ 10 parolitajn vortojn en Esperanto, kaj ankaŭ specifan objekton — ĉi-foje lanternon. Kvankam ĝi nomiĝas la «Usona Bona Film-Festivalo», fakte estas neniu regulo, ke oni devas esti usona, nek ke la filmo devas esti bona, kaj ankoraŭ restas duono de la tempo por verki filmon, do ne hezitu! Oni devas sendi antaŭ la 25ª de aŭgusto.
Alekso Miller de Exploring Esperanto, la mastrumanto de la festivalo ĉiun fojon ĝis nun, ĵus finis sian deĵoron kiel direktoro por Esperanto-USA. Pro tio, estas necerte al mi, ĝuste kiel okazos la 6ª Usona Bona Film-Festivalo. Mi ne spekulativas pri la sorto, tamen se tiu informo instigas vin partopreni ĉi-foje, kuraĝu!
Cetere, usonaj bonaj filmoj publikiĝas eĉ ekster la festivalo…
Du filmoj — unu pri bomboj, la alia pri bomboŝeloj — plenigas teatrojn tutmonde. Julio la 21an, Barbie kaj Oppenheimer kune malfermis la duan plej profitan semajnfinon en kina historio, kun la helpo de la sepa Mission: Impossible, aperinta unu semajnon antaŭe. La sola semajnfino pli profita okazis kiam eldoniĝis Avengers: Endgame en 2019.
La paro trovas sukceson neatenditan pro tio, ke ili aperis la saman tagon, kaj temas pri tute malaj aferoj; tial ĝi fariĝis fenomeno, ŝerce konata kiel «Barbenheimer», kiu jam havas propran paĝon ĉe angla Vikipedio. Fakte tia fenomeno havas nomon: «kontraŭprogramado», kiam oni dividas la aŭdiencon de alia popularaĵo. Videoludantoj spertis bonan ekzemplon de tio en 2020, kiam Animal Crossing: New Horizons kaj DOOM Eternal publikiĝis la saman tagon, la 20an de marto. En la plej bona okazo, multaj ĝuos ambaŭ aferojn, sed oni ne atendis, ke tiom multe da homoj spektus kaj politikan filmon pri iu, kiu celas difini sian famon, defendante sin de kostumitaj usonanoj… kaj Oppenheimer.
Mi havis la plezuron spekti ambaŭ filmojn kun mia patrino — Barbie je ĝia malferma tago, kaj Oppenheimer kvar tagojn poste sur vera bendo 70 milimetrojn larĝa, kiel intencis ĝia reĝisoro Christopher Nolan. Kaj ambaŭ filmojn mi elkore rekomendas — en kinejo se eble, por kunsperti jen la eksplodojn, jen la rideksplodojn. Barbie estas sendube komedio, tamen nepre feminisma, kaj verdire mi speciale konsilas al viroj spekti ĝin. Aliflanke, Oppenheimer estas pensiga historio pri la homo, kiu kreis la atombombon — kaj ĝi estas tri horojn longa, do ne eraru same kiel mi, trinkinte du alkoholaĵojn ĵus antaŭ la filmo; mi devis pisi tri fojojn en tiu tempo, kaj certe miaj najbaroj volis mortbati min.
D-ro Oppenheimer zorgis multe pri la konsekvencoj de sia inventaĵo. Se li plu vivus hodiaŭ, eble li trankviliĝus scii, ke anstataŭe, klimat-ŝanĝiĝo anticipos la fatalon de la homaro!
Julio 2023 estis la plej varma monato en la registrita historio de la tero. Specife, 29 el la 31 lastaj tagoj superis la pasintan rekordon el aŭgusto 2016, kiu havis tiam la plej varman tagon registritan. La rekordo mem estis levita kvar tagojn, unu post la alia, inter julio la 3ª kaj la 6ª; ĉiuj postaj tagoj restis super la varmo registrita en 2016.
Estas neniu dubo, ke la tero plivarmiĝas, kaj estu neniu dubo, ke la homaro tuj agu por minimumigi la gradon kiel eble. Tamen, estas aparta, malpli ŝoka faktoro, kial julio 2023 estis laŭregistre la plej varma monato: «El Niño». Tio estas cikla fenomeno, nomita «knabo» en la hispana, okazanta ĉiujn kelkajn jarojn, laŭ kiu la atmosfero fariĝas eksterordinare varma dum iom da monatoj. Meteorologoj atendis El Niño ĉi-jare; la pli surpriza afero estas, ke ĝi venis multe pli frue ol kutime — la fenomeno fakte estis originale rimarkita en vintro.
Ĉi tiu periodo finiĝos kaj ni denove havos kelkajn jarojn — «La Niña», «knabino» — de ordinara varmeco. Kompreneble, kio estas «ordinara» ŝanĝiĝas, sed verŝajne ni ne rompos rekordojn tiel facile ĝis la sekva «Niño».
Tio estis via resumo de julio 2023. Se mi forgesis ion rimarkindan, parolu pri ĝi en la komentejo! Dankon pro via spektado, kaj mi vidos vin post monato.