Resumo Monata
Novembro 2023

Portugalio verdiĝas, GLAT estas krimo, kaj artefarita intelekto regos la mondon. Mi estas Logan Hall, kaj jen via resumo de novembro 2023.

Anonco

Resumo Monata en teksto

Resumo Monata nun haveblas en teksto! Trovu la ligilon en la video-priskribo; de nun, arĥivo de ĉiu epizodo troviĝas ĉe mia propra retejo, kaj eventuale mi portos ĝin al propra domajno. Mi esperas, ke tio plaĉos al oni, kiu volas priserĉi la elsendon, rigardi la historion, aŭ simple konsumi ĝin tekste anstataŭ videe.

Redakto

Komento de IREA pri milito

En la oktobra epizodo, ni parolis pri la milito inter Israelo kaj Palestino. Mi diris, ke mi skribis al la Irana Esperanto-Asocio por komento, ĉar mi sentis, ke mankas voĉoj en la deklaro de la Esperanto-Ligo en Israelo, kaj Palestino ne havas ligon. Kelkajn tagojn poste, mi ja ricevis respondon, kion mi promesis inkluzivi en tiu ĉi epizodo. Mi elkore dankas ilin pro la tempo.

Keyhan Sayadpour Zanjani, prezidanto de la irana Asocio, skribis:

Por ni gravas pli ol ĉio, la neŭtraleco de nia e-movado. La historio de nia movado montras ke politikaj tendencoj de e-istoj ĉiam kreis malprofiton por la movado. Do, kiajn ajn ideojn ni havas (komitatanoj de IREA), ni preferas ne anonci deklaron pri la eventoj en mezoriento.

Per tiu ĉi elsendo mi certe kulpas de politikaj tendencoj en la movado, tamen nur kiel privata afero, en la nomo de neniu alia organizo.

Ahmad Reza Mamduhi, komitatano de la irana Asocio kaj ankaŭ prezidanto de ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, sekve skribis:

[K]armemora William Auld en sia verko La Fenomeno Esperanto (1988) konkludis, ke la neŭtraleco fariĝis sukceso-kialo/sekreto de nia movado.

[P]robable vi vidis tute neŭtralan deklaron de UEA/TEJO/ILEI, kiu tre ĝenerale kondamnas/kontraŭas ĉian militon kaj instigas/invitas ĉiujn al paco. Ni, kiel aliĝinta Landa Asocio de UEA, aprezas kaj sekvas ĝian neŭtralecon.

Liaj vortoj bone servis al mi kiel memorigo, ke ni povas esti pli ol nacianoj, ĉar ni estas esperantistoj. Lin mi havis la plezuron hazarde renkonti dum la Virtuala Kongreso, pri kio temas la komenco de ĉi tiu epizodo.

Esperantujo

4ª Virtuala Kongreso

La 4ª Virtuala Kongreso okazis dum la antaŭlasta semajno de novembro; ĝi originale anstataŭis la Universalan Kongreson dum la pandemio, sed nun ĝi okazas ĉiujare, kompleze al tiuj, kiuj ne povis vojaĝi al la ĉeesta kunveno.

Bedaŭrinde por mi, la virtuala okazis ĝuste dum la usona dankofesto du jarojn sinsekve, do mi malmulte povis partopreni, sed mi promesis al kolego, ke mi helpus regi la budon de Esperanto-USA por la Movada Foiro. Ni havis du sesiojn dimanĉe — unu je la 5ª horo mialoke, kaj unu je la 15ª. Estis bona la oportuno renkonti esperantistojn el tiel diversaj regionoj — la unuan sesion ĉeestis homoj el Irano, Argentino, kaj Ĉeĥio, interalie, kaj la duan ĉeestis plimulte usonanoj kaj kanadanoj, kiujn mi ne konis.

La platformo por la kongreso ebligas al oni redakti sian profilon, inkluzive la nomon, la kontaktinformojn, biografion, kaj ankaŭ glumarkojn, kiuj montras la identecojn al aliaj partoprenantoj. La provizo tre imponis min, inkluzivanta markojn por membreco en diversaj organizoj, multegaj interesoj kaj ŝatokupoj, parolado de kelkaj planlingvoj, diversaj handikapoj, kaj diversaj specoj de amo — ne nur GLAT, sed ankaŭ pluramemo, kia mi estas. Aparte, bone surprizis min vidi glumarkojn pri handikapoj, ĉar eĉ en progresemaj sferoj estas tio tro ofte neglektita.

Parolante pri neglekto, tiel mi sentis la miriadon de babilĉambroj por la preskaŭ cent glumarkoj. Jes, ĉiu aparta marko havis unu propran babilĉambron laŭ la kalendaro, kaj tiel internacia evento utiligis ĉioman horon de la tago — bedaŭrinde, se la babilĉambro de via ŝatokupo okazis je la 3ª horo viatempe, sed ne zorgu: vi eble nenion maltrafis. Ŝajne mi ne estis la sola, kiu taksis tiujn ĉambrojn tedaj, ĉar la du, kiujn mi penis partopreni, estis malplenaj.

Kompreneble, tiuj ne estis la ĉefaj aferoj de la kongreso, sed multon ceteran okupis prelegoj «antaŭregistritaj», grandparte el la ĉi-jara Universala Kongreso en Torino. Ŝajne oni traktas la virtualan kiel konservaĵon de la ĉeesta, kion mi iom bedaŭras, ĉar oni jam povas konservi spektaĵojn ĉe Jutubo, kaj uzi virtualan kongreson por kongresi, ne simple por kunspekti. Mi tamen ne sugestu, ke mankis freŝaj programeroj en novembro; mi aŭdis de aliaj, ke la paroloj kun Anna Löwenstein kaj Humphrey Tonkin estis elstaraj, kaj la Movada Foiro ŝajnis bone partoprenita. En la estonteco tamen, mi esperas pli da celtrafaj aferoj, aŭ mi domaĝus virtualan kongreson, se ĝi ne meritas la tempon.

Videoludo VVVVVV oficiale en Esperanto

Esperantujo nove ricevis oficialan tradukon de iom populara verko, ĉi-foje videoludo nomita «VVVVVV» — tio estas la litero vo, ses fojojn. Ĝin eldonis Terry Cavanagh en 2010 kiel sian unuan profesian ludon, kiu fariĝis sukcesa, kaj relative fama inter videoludoj de unuopaj kreistoj. Ĝi estas originale anglalingva, kaj 14 jarojn poste, ĝi estas tradukita en 20 aliajn lingvojn, inkluzive Esperanton.

Ĉi-okaze, Esperanto ne estas simple akcesora lingvo, kompate grupita kun aliaj, pli konataj lingvoj je la nomo de internaciismo — ĝi estas la sprono, kiu instigis la tutan tradukadon. En 2020, esperantisto Reese Rivers komencis paroli tiuteme kun s-ro Cavanagh, kiu donis al ri permeson traduki al Esperanto. Ri kunlaboris kun programisto Dav999, kiu kreis ilon por ke ili povis traduki la ludon esperanten kaj nederlanden, respektive. Por subteni pli vastan aron de lingvoj, s-ipo Rivers kreis novan tiparon, bazitan sur tiu de la ludo jam, kiun ri publikigis sub la nomo «Space Station», signifanta «kosmostacion». Ilia laboro ebligis traduki la ludon en multajn aliajn lingvojn, ne nur la ĉefajn de eŭropo, sed interalie la kimran, la irlandan, la silezian, la korean, kaj kun plua laboro, la ĉinan. Kataluna ĵurnalo Nou Joc jam raportis pri la traduko sialingva. Krome, traduko ekskluziva al Japanio jam ekzistis de 2016, fare de firmao Nicalis, kiu donis sian tradukon al la venonta versio de la ludo internacie.

Mi estis invitita provi alfa-version de la esperantigo, kaj mi fakte neniam provis la ludon antaŭe; je unu flanko, mi ne povas taksi, kiom ĝi malsamas de la originala teksto, tamen aliflanke mi devis kompreni la ludon per nur Esperanto, kaj tion mi povis. VVVVVV estas platformludo, en kiu la protagonisto ne saltas, sed renversas graviton, transirante inter la grundo kaj la plafono. Ĝi ne estas tre longa ludo — necesis por mi tri horoj — sed malgraŭ tio, ĝi enhavas ĉirkaŭ 8000 vortojn, pro dialogoj, kaj pro tio, ke ĉiu ĉambro havas propran nomon. La nomoj estas kutime gvidiloj, distraĵoj, aŭ aludoj al populara kulturo, kaj la Esperanta versio lerte konservas la celon de ĉiu.

La tradukoj fariĝos netaj en versio 2,4. Ĝis tiam, oni rajtas provi la beta-version, dum Terry Cavanagh petas rimarkojn pri la kvalito de ĉiuj tradukoj. Nun estas bona oportuno akiri la ludon ĉe Steam kaj ekzameni ĝin vialingve!

Politiko

Etna purigado en Sudano

En aprilo ekbrulis konflikto en Sudano, kiu daŭras plu. Unu el la plej teruraj paŝoj ĝis nun okazis en frua novembro, kiam ribela armeo invadis Ardamaton, urbeton en Okcidenta Darfuro. Ĝi proksimas al kampo de divizio de la Sudanaj Armitaj Fortoj (SAF), kaj estas loĝata ĉefe de rifuĝintoj kaj masalitoj — la nearaba etno, kiun la ribeluloj celas forviŝi. Tie ili amasmurdis laŭ sia propra takso 2000 homojn kaj vundis almenaŭ 3000 plu.

La ribeluloj konsistigas la Rapid-Subtenajn Fortojn, kvazaŭmilitan grupon kiu apartenis al la sudana registaro ĝis ĉi tiu jaro. Ĝi havas longan historion de krimoj kontraŭ homeco, inkluzive genocido kaj seksperforto. En junio ili murdis la guberniestron de Okcidenta Darfuro kaj kaptadas pli kaj pli da teritorio, ĉasante viktimojn en iliajn rifuĝejojn.

Ĝis nun, ses milionoj estas forpelitaj de siaj hejmoj — plejparte inter Sudano kaj Sud-Sudano, sed ankaŭ iom en fremdajn landojn kiel Ĉado, Egiptio, kaj Etiopio. Mankas akvo, manĝaĵoj, kaj ŝirmejoj. Humanaj organizoj petas de internaciaj aŭtoritatoj monon — unu miliardon en unu kason por ke najbaraj ŝtatoj povu flegi rifuĝintojn, kaj proksimume du miliardojn en alian kason por la bezonoj ene de Sudano mem. Ambaŭ kasoj estas trionplenaj.

Nova argentina prezidento

Argentino voĉdonis por nova prezidento, kaj la rezulto montras ŝanĝon en la landa politiko. Venkis Javier Milei de la Liberecana Partio kontraŭ Sergio Massa, peronisto, kiu servis de aŭgusto 2022 kiel la Ministro de Ekonomio. Oni rigardas la rezulton ne kiel nepran aprobon de la politikoj de Milei, sed kiel riproĉon al Massa pro la farto de la ekonomio, kaj kiel vokon por ŝanĝo.

Enketistoj prognozis tre rigidan konkuron, kvazaŭ duonon kontraŭ duono, sed fine la rezulto estis multe pli forta. Milei venkis la duan raŭndon kun preskaŭ 56% de la balotoj, sume pli ol 14 milionoj da voĉoj — la plej grandaj proporcio kaj kvanto en la demokratia historio de Argentino.

Lia partio fondiĝis en 2018 de fanoj de Milei, kiu poste mem aliĝis al la partio kaj fariĝis ĝia prezidanto. Ĝin oni difinas ekstreme dekstra, ekonomie novliberisma, aŭ minarĥiisma. Post lia venko diskoniĝis video, en kiu li staras antaŭ tabulo kun folioj reprezentantaj la ministeriojn de la argentina registaro, kaj forŝiras ĉiun, kriante iliajn nomojn: «Ministerio de Turismo kaj Sportoj — for! Ministerio de Kulturo — for! Ministerio de Medio kaj Subtenebla Disvolvado — for! Ministerio de Virinoj, Genro kaj Diverseco — for!» Li tiel daŭrigas pri ok aliaj ministerioj, nomante la Ministerion de Edukado «adeptigado», kaj rimarkante pri la Ministerio de Scienco, Teĥnologio, kaj Novigo, ke ĝi servus pli bone en la privata sektoro.

Oni komparas lian karakteron kaj venkon al tiuj de Donald Trump kaj Jair Bolsonaro. Mi profunde esperas por Argentino, ke li ne estas tiel, sed laŭ mia supraĵa rigardo, estas kelkaj rimarkindaj diferencoj — li ŝajne ricevis veran edukon, kiel ekonomiisto. Por plibonigi la argentinan ekonomion, mi esperas, ke li ne rigardas funkciantan socion kiel la prezon.

Teĥnologio

OpenAI eksigis sian ĉefon, kolapsis, redungis lin

OpenAI estas la firmao respondeca pri ChatGPT, kiun kara Esperanta jutubisto Herkso amike nomas «Gopoĉjo». Nu, ĉiuj konas ĝin kiel la aparaton, kiu revoluciigis la mondon per artefarita intelekto; kaj nun okazas revolucio en la koridoroj de OpenAI.

La 17an de novembro, OpenAI anoncis estran transiron, ke ĉefo Sam Altman demisias, kaj forlasas la estraron. Ili diris, ke tio sekvas revuon fare de la estraro, kiu konkludis, ke li ne ĉiam estis malkaŝa en komunikoj kun ili, ĝenante ilian kapablon plenumi iliajn respondecojn. «La estraro ne plu havas fidon en lia povo daŭre gvidi OpenAI», skribis ili.

La anonco ŝokis la uzantojn, la laborantojn, la investintojn, aliajn estrojn, kaj plej grave, eksĉefon Sam Altman mem, kiu estis sciigita nur horojn antaŭ sia demisio. En la tagoj tuj postaj, pluraj gravaj personoj rezignis, inkluzive fondinto kaj prezidinto Greg Brockman, kaj direktoro de studado Jakub Pachocki, kiun Altman dankis kiel respondecan pri la trejnado de GPT-4. Pli ol 90% de la dungitoj subskribis leteron, ke ankaŭ ili rezignos, se s-ro Altman ne revenos.

Ankaŭ plej grave ŝokita estis Satya Nadella, ĉefo de Microsoft kaj ankaŭ estrarano de OpenAI. Ambaŭ korporacioj estas forte ligitaj, kaj Microsoft dependas de OpenAI por «Copilot», sia propra aparato por Microsoft Office kaj GitHub. Laŭ famo, Nadella estis furioza pri la novaĵo, kaj tuj proponis dungi al Microsoft s-ron Altman kaj ĉiujn aliajn laboristojn de OpenAI.

Sub intensa premo ĉiuflanka, OpenAI faris radikalan kompromison; ili redungis Sam Altman kiel ĉefon, tenis sian laboristaron, kaj forlasis ĉiujn estraranojn krom unu, por starigi novan. Greg Brockman revenis kiel prezidanto. Kvin tagojn post la originala anonco, estas kvazaŭ nenio okazis, tamen ne vere — la novaj kontraktoj ŝajne donas al Altman pli da absoluta regpovo, kaj la dependo de Microsoft fariĝas eĉ pli peza. Nadella poste komentis, «ni neniam troviĝos denove en situacio, kiu tiel surprizas nin, iam ajn.»

Ankaŭ restas la demando: Kial la estraro malfidis Sam Altman, kaj ĉu li vere meritas regi la plej potencan teĥnologion de nia epoko? Laŭ artikolo de Reuters, ĉion ĉi instigis interna raporto de nova malkovro pri la potenco de artefarita intelekto. Oni povas supozi, ke la afero estis lukto inter s-ro Altman, entreprenisto, kaj estrarano Илья Суцкевер (Ilja Suckever), sciencisto pri maŝinlernado. La entreprenisto venkis, do ni esperu, ke tio ne signifas la mistrakton de eble danĝera potenco, sed oni ne preterrigardu, ke preskaŭ la tuta dungitaro defendis lin.

Medio

Portugalio per nur renovigebla energio

Dum 131 horoj sinsekvaj depost Haloveno, Portugalio vivtenis sin ekskluzive de renovigebla energio, inkluzive suna, venta, kaj akva. Gasfabrikoj restis pretaj por suplementi, se tia energio ne sufiĉus, tamen ĝi provizis pli ol 100% de la energibezono dum tiu periodo, mallevante la prezon al konsumantoj, kaj ebligante al ili vendi ekstran energion al Hispanio.

Portugalio estis inter la unuaj landoj, kiuj devontigis sin al nul karbaj emisioj antaŭ 2050, kelkajn jarojn antaŭ la Eŭropa Unio same deklaris. Portugalio jam fermis sian lastan karbofabrikon antaŭ jaro, kaj nun dependas de importita fosilibrulaĵo dum ili kreskigas la renovigeblajn fontojn.

Ĉiom de la idealaj terenoj por instalaĵoj estas jam disponitaj, do Portugalio nun provas starigi flosantajn turbinojn en la oceano — projekto, kies progreso estas nun neklara pro la subita demisio de ĉefministro António Costa. Li rezignis tuj post la ĉi-lasta sukceso pro formala akuzo pri korupteco, ironie pri projektoj temantaj pri verda hidrogeno kaj minado de litio. Li estis akuzita, kune kun ministro de infrastrukturo João Galamba, kaj la ĉefo de la media ministerio Nuno Lacasta, interalie — do la estonteco de verda energio en Portugalio restas en iom briditaj manoj.

Ĉiuj baratanoj kaptitaj en Himalajo saviĝis

Dum 17 tagoj en novembro, 41 laboristoj el Barato estis kaptitaj en Himalajo, en tunelo, kiu fermiĝis pro monta enfalo. Barato fiere raportas, ke ĉiuj 41 laboristoj estas savitaj. Iliaj sanoj estis «unuarangaj», laŭ unu savisto.

La laboristoj ricevis oksigenon, lumon, akvon, manĝaĵojn, kaj medikamentojn per tubo, kio vivtenis ilin dum la monato, tamen necesis multe pli da tempo por malobstrukci la 60 metrojn da rubo — difektiĝis du apartaj boriloj, kiujn savistoj kondukis al la tunelo. La lastan parton devis forfosi tiel nomitaj «ratministoj», kiuj boras truetojn permane kvazaŭ ratoj. Tiu procedo estas malpermesita pro danĝero al kaj sano kaj medio, tamen ĉi-okaze ĝi estas laŭdita pro ĝia efikeco dum krizo, kiam maŝinoj fiaskis.

Estas usona legendo pri fosisto nomita John Henry, kiu fame venkis kontraŭ borilo en konkuro, sed mortis tuj poste pro la streĉo. Ĉi tiu rakonto havas multe pli bonan finon. Ni tamen esperu, ke simila krizo ne okazos denove, kaj ni lernis plurajn bonajn lecionojn por helpi: Ili fosis la tunelon tra geologia falto, kaj ne metis alternativan elirejon.

GLAT

Perforte mortis la unua neduuma juĝisto en Latinameriko

Jesús Ociel Baena estis juĝisto el Meksiko — la unua en Latinameriko, kiu estis malkaŝe neduumseksa. Ri skribis en junio, «Mi estas persono ne duuma, ne interesas min esti vidita kiel virino aŭ viro[;] estas identeco, estas mia, por mi, kaj por neniu alia. Mi ŝuldas nenion al la cisheteronormo.» Homoj celebris rian enoficiĝon en oktobro 2022 kiel grandan paŝon por GLAT-a reprezentado en kortumoj, kie ri daŭre advokatis por GLAT-aj rajtoj, inkluzive samseksedziĝo, protektoj por transseksaj adoleskantoj, legitimiloj montrantaj la ĝustan identecon, kaj oficiala uzado de genre neŭtralaj lingvaĵoj. En majo ri fariĝis la unua meksika civitano posedanta seksneŭtralan pasporton, kaj en oktobro ricevis ri atestilon de la titolo «maestre» — la vorto majstro, kun neologisma finaĵo -e anstataŭ la maskla -o aŭ femina -a.

En novembro, Ociel Baena troviĝis en sia domo kun sia partnero, ambaŭ mortintaj. La ĝenerala prokuroro deklaris, ke estis klaraj spuroj de perforto, inkluzive razklingo kuŝanta apude, kaj 20 tranĉvundoj en ria korpo; la gubernia policestro tamen kontraŭdiris, ke estis nenio sugesti perforton. Oficialuloj diras, ke estis neniu evidentaĵo de tria partio, do ili supozas, ke la partnero murdis rin kaj poste sin. La familio de Baena tamen dubas tion. Aktivistoj petas al la ŝtato prudente kaj profunde esplori la situacion, por konstati, ĉu ri estis viktimo de malamkrimo. Oni atentigas, ke ri rutine ricevis minacojn poŝte pro sia aktivismo, kaj oni ankaŭ akuzas la policon tie de inklino ignori krimojn kontraŭ GLAT-uloj.

Rusio deklaras GLAT «ekstremisma movado»

Rusio revenigas formortintajn, sovaĝajn taksojn kaj leĝojn pri samseksemo. La 30an de novembro, ilia supera kortumo deklaris GLAT-on internacia, ekstremisma movado, kiu semas «socian kaj religian malkonkordon». Per tiu deklaro, la registaro rajtas puni GLAT-on kvazaŭ terorismon, kaj ili ŝparas tempon neniom — en du tagoj, polico invadis kvar apartajn lokojn, inkluzive noktklubon kaj trinkejon, kie ili fotis ĉies pasportojn senpermese. Samtempe anoncis la kvira klubo Центральная станция, «Centra Stacio», sian fermiĝon por ĉiam pro tio, ke la konstruaĵestroj decidis ne renovigi ilian luadon pro la leĝa deklaro.

Humanaj organizoj en Rusio defias la decidon per argumento, ke GLAT ne estas «movado» — ja estus pli precize nomi ĝin aro de identecoj, ligitaj nur per minoritateco kaj komuna subpremateco. Tio tamen estas klare supraĵa metodo por haltigi la fileĝojn, sen riski malliberiĝon advokatante kontraŭ subpremado.

Unu afero, kiu tre maltrankviligas min, estas la eventuala efiko sur Esperantujo interrete. Mi domaĝas spacojn en nia komunumo, kie rusianoj kaj GLAT-uloj povas kunesti, kaj kie GLAT-aj rusianoj povas rifuĝi; sed laŭ famoj, venas leĝo, sub kiu la «pravigado» aŭ apologiado de «ekstremismo» estos punebla per malliberigo ĝis kvin jaroj. Tio sugestas, ke rusiano ne rajtos defendi aŭ toleri GLAT-ajn samideanojn. Esperanto bonvenigas homojn el ĉiuj pacemaj grupoj de la mondo, sed mi tre bedaŭras, ke Rusio penas izoli siajn civitanojn — kiel perfortisto al sia partnero.

Kino

Kinaj strikoj ĉesis

Filmado en Usono, nome Holivudo, preskaŭ tute ĉesis en 2023 kiam verkista asocio WGA, kaj sekve aktora asocio SAG-AFTRA, okazigis la plej longan strikon en siaj historioj kontraŭ la Alianco de Movbildistoj kaj Televid-Produktistoj, inkluzivanta Disney, Netflix, Warner Bros., kaj aliajn. Estis du propraj strikoj, kiuj ne ampleksis ĝuste la saman tempon, sed per ambaŭ, la produktado de filmoj kaj televid-serioj estis kripligita de majo la 2an ĝis novembro la 9an, sume 192 tagojn.

La strikistoj asertis, ke produktistoj evitas pagi tantiemojn per kreskanta dependo de interreta spektado kaj artefarita intelekto. Ĝis nun, iliaj kontraktoj garantias tantiemojn por laboro montrita en prezentoj kaj elsendoj, specife brodkastoj, sed ili neglektas kalkuli interretajn spektojn — «streaming», kiel ĉe Netflix, Amazon, k.t.p. Plue, la strikistoj volis garantiojn, ke artefarita intelekto ne estos uzita por anstataŭi ilin kaj redukti iliajn postenojn.

La verkistoj WGA finis striki en la fino de septembro, kaj post du semajnoj aprobis, kun 99% de voĉoj, trijaran kontrakton proponitan de la produktistoj, kiu observas iliajn postulojn. La kontrakto levas minimumajn honorariojn, levas kontribuojn al pensioj, protektas aŭtorrajtojn kontraŭ artefarita intelekto, permesas al verkistoj mem utiligi artefaritan intelekton se interkonsentite, kaj aldonas tantiemojn laŭ interretaj spektoj, inter multe alie.

La aktoroj de SAG-AFTRA strikis plu, tamen financaj streĉoj je ambaŭ flankoj instigis kompromison; oni fine kalkulas la koston al Holivudo proksimume 6,5 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj al la aktoroj, ĉirkaŭ 45.000 roloj estis perditaj. Provizora interkonsento finis la strikon en novembro, kaj estis aprobita de SAG-AFTRA la 5an de decembro kun 78% de voĉoj — ankoraŭ majoritato, sed multe malpli ol WGA. Oni kritikas la strikestrojn pro la akcepto de kondiĉoj eble malfavoraj pri artefarita intelekto — ĉefe ke produktisto ankoraŭ rajtas trejni artefaritan intelekton per aktoraj datumoj, kaj ke produktisto rajtas forlasi aktoron, kiu rifuzas petitan kolektadon de tiaj datumoj. SAG-AFTRA emfazas, ke pro la nova kontrakto, tiaj petoj nun devas esti klare esprimitaj, kaj konsentitaj antaŭ efektiviĝo, sed ili ankaŭ malfermis la pordon por sistema trudado de artefarita intelekto tra la industrio.

Ambaŭ kontraktoj estas validaj ĝis la jaro 2026, kaj ĉiuj partioj atendas leĝajn disvolvojn pri artefarita intelekto por reviziti la temon estontece.

Fino

Tio estis via resumo de novembro 2023. Mi esperas al ĉiuj bonajn vintrajn festojn, post kiuj mi publikigos la lastan epizodon pri 2023, kaj malfermos novan ĉapitron! Ĝis tiam.