Resumo Monata
Oktobro 2023

Se la klimato ne povas mortigi nin, ne maltrankviliĝu! Ankaŭ strebas la homaro mem. Mi estas Logan Hall, kaj jen via resumo de oktobro 2023.

Anonco

Patreon

Sed antaŭe, mi havas anoncon! Vi povas vidi, ke ĉi tiu epizodo estas la plej longa ĝis nun. Ĝi postulis preskaŭ 40 horojn da laboro — unu plenan laborsemajnon. Mi ĵus lanĉis konton ĉe Patreon, por ke oni povas laŭplaĉe subteni la elsendon. Estas pli da informo en la fino de l' epizodo kaj en la videa priskribo.

Politiko

Israelo, Palestino

… Hooo ve! Ni devas paroli pri Israelo kaj Palestino, nepre la plej elstara novaĵo lastmonate.

La kverelo certe ne komenciĝis en oktobro, sed ĝi aktualiĝis je la 7ª kiam Ĥamas, la registaro de palestina teritorio Gaza, surprize atakis Israelon je la 50ª datreveno de la jomkipura milito. En la atako ili mortigis almenaŭ 1300 israelanojn, verŝajne la plej granda tragedio al judoj post la Holokaŭsto. Ĥamas ankaŭ prenis al Gaza kelkcent kaptulojn, aŭ «ostaĝojn», multe vizitantojn de tute aliaj landoj.

La situacio disvolviĝas tre malbone. Israelo respondis per raketoj en Gazaon, mortigante plurmil palestinanojn. Israelo kaj Egiptio poste komencis blokadon de resursoj al Gaza, malpermesante al ĝi la liberan enfluadon de preskaŭ ĉiaj provizoj, inkluzive akvo, manĝaĵoj, kaj energio, kaŭzante profundan humanan krizon. Israelo komencis bombardi eĉ hospitalojn, ĉar Ĥamas ŝajne uzas ilin kiel militajn administrejojn. Fremdaj ŝtatoj pli-malpli subtenas sian aliancanon, ĉu Israelon aŭ Palestinon, tamen vokoj por militpaŭzo kreskas, por ke civiluloj povu ricevi internacian humanan helpon.

Ĉio ĉi fariĝis grava, dividema afero tra la mondo je ĉiu klaso. Oni bedaŭras la vivojn prenitajn de Ĥamas, tamen iuj do farbas Palestinon kiel terorisman, kaj tio certe estas nekompleta, eĉ ksenofobia takso je lando duonplena de infanoj. Oni aliflanke kulpigas Israelon pro ilia troa respondo kaj kontraŭleĝa okupacio de Gaza, kaj taksas, ke ili respondecas pri la kondiĉoj, kiuj semis ĉi tiun konflikton, tamen iuj ankaŭ ligas la tutan judaron al Israelo por pravigi kontraŭjudismon.

Ankaŭ leviĝas demandoj pri cionismo — la kredo, ke judoj havu propran ŝtaton, kiu nun estas Israelo. Zamenhof estis judo, kaj dum frua parto de sia vivo, ankaŭ cionisto — ĉe li, judoj estis tagtage minacataj aŭ forpelataj, kaj li ĉiam prizorgis la demandon, kiel atingi sekurecon por la judaro. Li neniam ĉesis deziri tion, kvankam en la mezo de sia vivo, li decidis ke bona doktrino por ĉiuj homoj devas esti bona doktrino por judoj ankaŭ, kaj do fondis homaranismon. Oni ne aŭdacu aserti, kiel Zamenhof taksus la militon hodiaŭ, sed mi kredas, ke li hontus, se li povis vidi la aktualan Israelon.

Esperanto-organizoj UEA, TEJO, kaj ILEI subskribis «kontraŭmilitan, porpacan deklaron». «Laŭstatute neŭtrala[j] pri politikaj pozicioj,» ili «tamen apogas konfliktsolvadon laŭ diplomatiaj kaj aliaj iniciatoj kaj rimedoj». Ili rimarkas, ke ĉi-decembre la 10an estos la 75ª datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, el kiu ili citas kelkajn koncernajn artikolojn: ke «neniu homo suferu "kruelan, nehoman aŭ sendignigan traktadon"», kaj ke «ĉiu havu la "rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si mem kaj de sia familio"». Mirinde, ili neniam aludas Israelon nek Palestinon per nomo, sed nur la «mezorienton».

En novembro, la Esperanto-Ligo en Israelo faris propran deklaron pri la milito, en kiu ili kaj «kondamnas ĉiujn militojn kaj subtenas diplomatiajn solvojn de konfliktoj», kaj ankaŭ deklaras nepra «ekstermi la regnon de Ĥamas» en «milito […] ne evitebla». Palestino havas neniun Esperanto-ligon, kiu povus oferi kontrastan deklaron, sed mi skribis al la Irana Esperanto-Asocio, la plej proksima aktiva en la islama mondo, por peti komenton. Se mi ricevos respondon, mi publikigos ĝin en la videa priskribo, aŭ en venonta epizodo.

En fino, mi volas starigi tri punktojn, kiujn mi esperas plej konsenteblaj:

  1. Senkulpuloj ekzistas kaj suferas je ĉiuj ĉi flankoj, kaj la mondo favoru agojn, kiuj reale malpliigas la suferadon de ĉiuj ili.
  2. Ĉiu homo en sia propra komunumo firme staru kontraŭ kaj islamofobio kaj judofobio, kiuj ambaŭ kreskas tutmonde, fipravigate pro la milito.
  3. Ambaŭ registaroj, kaj de Gaza, kaj de Israelo, kulpas pri ilia malsukceso protekti almenaŭ siajn proprajn popolojn, se ne la senkulpulojn de la frontata popolo.

Aferoj ŝajne fariĝos malpli bonaj antaŭ ol bonaj, kaj la mondo maltrankvile atendas bonan rezulton.

Vakeco en la usona reprezentistaro

Je la unua fojo en historio, la prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentistoj estis demisiigita de siaj kolegoj. Kevin McCarthy gajnis la prezidantecon en januaro post 15 voĉdonadoj dum kvar tagoj. Kvankam lia partio, la respublikana, fariĝis la majoritato, ĝi ne akordis pri li kiel ĉambra prezidanto. Por akiri pli da voĉoj kaj sekurigi la postenon, McCarthy cedis al kelkaj postuloj de la pli ekstrema flanko de sia partio — interalie, ke necesu nur unu membro por starigi rezolucion por demisiigi lin.

Naŭ monatojn poste, ĝuste tio okazis. La ĉambro devis aprobi novan buĝeton antaŭ oktobro la 1an, aŭ la usona registaro ĉesus funkcii ĝis aprobo. Ambaŭ partioj ekspluatis la situacion por cedigi buĝetajn postulojn. Finfine, kun du tagoj restantaj, ĉambro-prezidanto McCarthy cedis, vokante al sia partio aprobi etan buĝeton ĝis novembro. La buĝeto sukcesis kun 209 aproboj de la demokrata partio, kaj 126 de la respublikana partio, plena de kompromisoj — la buĝeto nek provizas por Ukrainio, kion volis la demokratoj, nek severe reduktas provizojn por registaraj dungoj, kion volis la respublikanoj.

Pro tio, ekstrema respublikana reprezentisto Matt Gaetz elvokis rezolucion por «vakigi» la prezidantecon. La rezolucio sukcesis, kvazaŭ unuanime inter demokratoj, kiuj malfidis McCarthy pro liaj agoj kiel prezidanto en la pasintaj naŭ monatoj, malgraŭ ke li kompromisis pri la buĝeto; kaj konsentis sep respublikanoj, kiuj rigardis McCarthy kiel malfortan.

La ĉambro do troviĝis en la sama situacio, kiel pri McCarthy en januaro. Pasis 22 tagoj kaj pluraj kandidatoj antaŭ ol ili elektis novan prezidanton: Mike Johnson, instrumenta en klopodoj por malcertigi la rezultojn de la prezidenta balotado de 2020. Kiam ĵurnalisto demandis lin pri tiuj klopodoj, li ridetis kaj petis la sekvan demandon dum sampartiano Virginia Foxx kriis, «ne, fermu la faŭkon, fermu la faŭkon!»

Ili devis aprobi novan buĝeton antaŭ novembro la 17an, kaj sub la nova prezidanto ili ja faris, tamen denove la buĝeto estas provizora kaj nur prokrastas eventualan registaran fermiĝon ĝis la nova jaro. Neglekto aprobi buĝeton malebligus al Usono pagi siajn ŝuldojn, kio severe difektus ĝian krediton, kaj la tutmondan sekurecon de la usona dolaro.

GLAT

Gejoj ankoraŭ ne rajtas adopti, edziĝi en Barato

La 17an de oktobro, la supera kortumo en Barato opiniis tri kontraŭ du, ke laŭ la leĝoj jam efektivaj, paro ne povas adopti gefilojn, se la paro estas fraŭlaj — alivorte, needziĝintaj — aŭ samseksaj. Estas tiel pro kriterio, ke paro devas esti en stabila, geedza rilato jam de du jaroj por adopti. Gejoj tie ankoraŭ ne havas la rajton eĉ edziĝi, kion konstatis la kortumo en alia juĝo tiun saman tagon.

Pri adoptado, la ĉefjuĝisto, D. Y. Chandrachud, esprimis la minoritatan opinion, ke la kriterio diskriminacias kontraŭ la GLAT-komunumo, rompante artikolon 15 de la konstitucio, kaj do estu nuligita. La majoritato de juĝistoj same kritikis la intencon de la leĝo, kaj la supozon de leĝistoj, ke nur aliseksaj geedzoj fariĝas bonaj gepatroj; tamen ili tezis, ke sub la aktualaj leĝoj, adoptitoj de alispecaj paroj perdus aŭ malhavus beneficojn garantiitajn al la adoptitoj de geedzoj. Sentantaj ke la kortumo ne povas ĝisfine esplori tiajn konsiderojn, la majoritato esence komisiis al parlamento.

Ili simile opiniis pri geja edziĝo, ke tio estas afero, kion devas prizorgi la parlamento. Ĉiuj juĝistoj konsentis, ke samseksuloj jam havas la rajton ĉiel interrilati, inkluzive per kunloĝado, amrilato, publika sinesprimado, kaj tiel plu. Ili ankaŭ emfazis, ke la registaro devas protekti tiun rajton kontraŭ minaco. Specife pri edziĝado tamen, la majoritato rimarkis, ke ekzistas neniu esenca rajto al edzeco laŭ la konstitucio, do ĉiu tia rajto estas aldonita laŭ la registaro, kaj estas ilia respondeco, ekster la potenco de la kortumo, etendi tiun rajton al samseksuloj.

Ambaŭ decidoj ŝajne temas neniel pri malamo al GLAT-uloj, sed pri burokrataj procedoj, kaj pri neceso sekurigi iliajn rajtojn laŭ la plej efika rimedo, per leĝigado mem. Oni tamen bedaŭras la prokraston de tio, kion oni rigardas kiel konstitucian rajton kontraŭ diskriminacio, kaj estas dubinde, ĉu tio vere estis necesa, kvazaŭ la kortumo ne kapablas interpreti la konstitucion en neŭtrala maniero. Oni nur povas esperi, ke tiu rajto troviĝas en la baldaŭa estonteco de barata parlamento.

Germanio eble ĉesos pagi por transseksigo

Germana neduumulo petis al sia asekuro financi ĥirurgion por forigi la mamojn kiel transseksan operacion, kion devus pagi la asekuro laŭ poliso. Ili rifuzis, malagnoskante rian neduumecon kiel apartan sekson, asertante do ke la operacio estas laŭplaĉa kaj ne grava al la sanstato. Ri procesis kontraŭ ili en juĝafero, kiu trafis la superan Federalan Socialan Kortumon. En la malplej bona okazo, oni supozis, ke ankaŭ ili malagnoskus rian sekson kaj pravigus la rifuzon. Fakte la rezulto povas esti eĉ pli domaĝa.

La Kortumo bone konstatis, ke neduumuloj havas la saman rajton kiel duumuloj al transseksa ĥirurgio. Ili tamen opiniis, ke estas malklaraj la kriterioj por diagnozi seksan disforion, kaj por taksi la neceson de tia operacio. Ili do juĝas, ke la Komuna Federala Komitato devas validigi la seksan identecon de asekurato antaŭ ol la asekuro devas pagi por ĥirurgio. Nun tia operacio estas en dubo ne nur por neduumuloj sed ankaŭ por ĉiaj transseksuloj.

Mi ne estas germano kaj do ne scius mem, sed la polemiko, kiun mi vidis, asertis, ke la Komitato estas konservema kaj ŝajne inklinas favori la asekurofirmaojn, por ke ili ne devu pagi. Eĉ se ĝi estas bonkora, tiel ĉi restas la embaraso, ke transseksulo ne havas la rajton sin determini sen lasi al la registaro invadi la intimajn detalojn. Ulo suferanta disforion, sed malsufiĉe montranta ĝin al la registaro, povas troviĝi en financa malavantaĝo kompare al aliuloj, kiuj ricevis la favoron vivi sian plej bonan vivon. Se mi komprenas ĝuste, ĉio ĉi estas esence provizora dum la germana registaro pli esploras la temon, ĝis ili kreas novajn kriteriojn, sed tio povas signifi, ke multaj germanaj transseksuloj devas prokrasti la transiron eble plurajn jarojn.

Japanio ne rajtas postuli al transseksuloj steriligon

Ankaŭ baraktas la rajtoj pri transseksigo en Japanio. Ĝis nun, japana leĝo havas kvin postulojn, antaŭ ol ili agnoskos ies transseksiĝon. Por esti transseksa, oni devas

  1. esti plenkreskulo;
  2. ne havi gefilojn neplenkreskajn;
  3. esti senedza;
  4. havi seksorganojn, kiuj ŝajnaspektas kiel la alia sekso;
  5. havi neniun produktipovon aŭ generipovon.

Miaemfaze: Por esti japana transseksulo laŭleĝe, oni devas steriliĝi.

Iu transseksulo procesis kontraŭ la registaro, asertante, ke la postuloj rompas ties konstitucian rajton ĉasi feliĉecon kaj vivi sen diskriminacio. La advokatoj krome emfazis la korpan kaj financan suferadon de ĉiuj transseksuloj sub la leĝo. Rimarkende, la procesanto defiis nur la du ĉi-lastajn postulojn, havi seksorganojn sterilajn kaj aspektantajn alisekse. Eĉ en la plej favora okazo, restus la tri aliaj postuloj, esti plenkreskulo, sen junaj infanoj, kaj sen geedzo.

Inter la du aliaj postuloj, la supera kortumo faris surprizan decidon: ili deklaris nur unu kontraŭkonstitucia, tiel ke la registaro ne rajtas postuli steriligon al transseksulo. Pri la alia postulo, ili ne finjuĝis — ili komisiis tion al malalta kortumo, do oni devas atendi la rezulton. Tio nepre estas venko por GLAT-aj rajtoj, kvankam neplena.

Oponantoj, konsistantaj plimulte el konservemaj leĝistoj kaj virinaj grupoj, argumentis, ke renverso de la leĝo semus konfuzon kaj perfidus virinajn rajtojn. Mi imagas, ke ili afektas la saman fantomaĉon, kiel en Usono, de fripono, kiu ŝajnigas sin transseksa por invadi virinajn spacojn; tamen oni devas agnoski, ke ankaŭ virinoj havas apartan batalon en Japanio. Mi esperas, ke la feministoj kaj la GLAT-komunumo helpos unu la alian, ĉar ĉiuj meritas justecon.

Tajvana vicprezidento ĉeestis plej grandan fierparadon

En Tajpeo okazis GLAT-fierparado, la plej granda en orienta Azio ĝis nun kun proksimume 180.000 ĉeestantoj, inkluzive tajvana vicprezidento LAJ Ĉing-te, kiu nun reprezentas sian majoritatan partion, la Demokratan Progreseman, kiel kandidato por la prezidenteco. Neniu el la tri aliaj kandidatoj ĉeestis la paradon, tamen ja venis junulan organon de la opozicia nacia partio, por doni sian subtenon por egaleco ankaŭ. LAJ skribis ĉe Fejsbuko, «Sub la ombrelo de tajvana demokratio kaj libereco, ni lernas akcepti ĉies karakterizaĵojn kaj respekti ĉies diferencojn.» Dum la parado li parolis kun raportistoj, dankante ĉiujn, kiuj klopodis por la leĝigo de samseksa edziĝo en 2019, kaj li diris, «Egaleco por edziĝo ne estas la fino — ĝi estas la komencpunkto por diverseco. Mi staros neŝancelebla sur tiu vojo.»

Esperantujo

10ª Oficiala Aldono de Esperanto

En la fino de septembro, sed ne publikigite ĝis oktobro la 6an, la Akademio de Esperanto aprobis la 10an Oficialan Aldonon al Esperanto! La 9ª publikiĝis antaŭ 16 jaroj, en 2007. La 10ª konsistas el 420 novaj radikoj, aŭ 832 «novaj vortoj aŭ plurvortaj terminoj». Tio estas la plej granda oficiala aldono en Esperanta historio; la 1ª havis 805 elementojn. Rimarkinde, tiu estas ankaŭ la unua aldono kun «plurvortaj terminoj», jen uzitaj kiel propraj nomoj, ekzemple Ruĝa Maro.

La vasta plimulto de la ĵus aldonitaj vortoj temas pri internaciaj nomoj por homoj, homgrupoj, kaj ties identaĵoj kiel nomoj, lingvoj kaj religioj, kaj por lokoj, inkluzive landoj, landeroj, kaj geografiaĵoj kiel montoj, lagoj, riveroj, oceanoj, kaj tiel plu. Ĉiu el la 193 regnoj agnoskitaj de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj kelkaj pli, nun havas oficialan Esperantan nomon. Multaj nomoj estis ŝoke neoficialaj ĝis nun, ekzemple ĉeĥo, kaj portugalo. Elstaraj laŭ mi estas la oficialigoj de Barato kaj Oceanio.

Fakte, nur 9 vortoj ricevis difinon aliteman, kaj ĉiuj ili estis inkluzivitaj pro rilato al aliaj vortoj, aŭ al iliaj difinoj. Ili estas:

Oni bedaŭras la mankon de tagtagaj vortoj kiel agnoski, kiun ironie uzis la Akademio en sia publikaĵo, sed evidente, tiuj devos atendi estontan aldonon.

Eble la plej interesa aldono estas la aparta formo Kebekio, kiun la Akademio eksplike kontrastas kun la nomoj Nov-Jorko, Luksemburgo, kaj Kolorado. Ĉiuj ĉi nomoj apartenas kaj al regno, kaj al entenata loko, jen urbo jen rivero. Iuj esperantistoj distingas la regnon de la entenato per sinteza litero i ĉe la fino — Nov-Jorkio, Luksemburgio, Koloradio. La Akademio malkonsilas tion, ĉar tiuj ne estas la formoj jam konataj internacie. Malgraŭ tio, ili aprobis la nomon Kebekio por la provinco, kaj Kebeko por la urbo. Tion ili pravigas jene:

«Pro respekto al la tradicio, kaj en pacema spirito, ni deklaros, ke landnomo estas taŭga, se ĉiuj aŭ la granda plimulto senkonteste uzas la saman formon.»

Mi nur scivolas, kial ili taksis Kebekio sufiĉe tradicia, kaj Nov-Jorkio ne. Tiel amiko mia nomas sian ŝtaton, kaj tiel mi nomos ĝin ankoraŭ.

Gajnintoj de la 5ª Usona Bona Film-Festivalo

La 5ª Usona Bona Film-Festivalo finiĝis kun 50 filmoj, ampleksantaj 2 horojn, 29 minutojn! Inter ĉiuj kvin festivaloj nun estas 155 filmoj entute. Tio estas unu el la plej altaj sukcesoj por Esperantujo en la nuna epoko, kaj mi gratulas la mastrumanton Alex Miller, la subtenantan organizon Esperanto-USA, kaj ĉiujn partoprenintojn, kiuj iel ajn prilaboris filmon, ĉu kiel reĝisoro, kiel aktoro, kiel animaciisto, aŭ tiel plu.

Ĉiuj filmoj troviĝas en albumo ĉe Jutubo, kiu estas ordigita laŭ la gajnoj — do la unua filmo en la listo estas tiu, kiu gajnis la unuan premion, kaj la dua gajnis la duan premion, kaj tiel plu ĝis la deka. Mi legas la ricevintojn de la deka ĝis la unua premioj jen:

  1. Vespermanĝo
  2. Ĉerizaj Mufenoj
  3. Bona Ideo (en 1973)
  4. Leciono pri Bilardo
  5. La Ŝaltilo
  6. Sub la Pontoj
  7. En Truo Unu Metron Profunda
  8. Eta Kato
  9. Ni Ludu Plu
  10. Forkapto

Alex Miller kaj Brandon Sowers, prezidanto de Esperanto-USA, kune anoncis, ke pro mondonacoj al la festivalo, ili povis premii dek honorindajn filmojn plu, kiuj gajnis po cent dolarojn kaj estas jen:

Tiuj filmoj sekvas en la albumo, kaj ĉiuj ceteraj filmoj finas laŭ alfabeta ordo. Eĉ filmo mia estas ie tie! Krome, post semajno da certigado, ili anoncis la «elekton de la spektantaro», ricevintan plej da ŝatoj: Honesta homo. Gratulon al ĉiuj premiitoj!

Alex Miller memvole ne plu estos la mastrumanto de la film-festivalo, tamen Esperanto-USA prilaboras la transdonon al nova mastrumanto, do se vi ne gajnis aŭ ne partoprenis ĉi-foje, atendu la 6an Usonan Bonan Film-Festivalon estontece!

Medio

Uragano Otis mortigis dekojn en Meksiko

La 25an de oktobro, uragano Otis je kategorio 5 trafis meksikan urbon Acapulco kun ventoj je 143 knotoj. Tio estas la plej forta uragano vidita de satelito en orienta Pacifiko. Terure, ĝi progresis de tropika ŝtormo al kategorion 5 uragano en nur 12 horoj, fariĝante la dua plej rapide kreskanta ciklono en historio; pro tio la trafotoj havis malsufiĉan tempon por rifuĝi. El la miliono da urbanoj, almenaŭ 48 mortis, kaj 36 estas malaperintaj.

Tertremoj senĉese skuas Afganion

La 7an de oktobro, provinco Herat' en Afganio estis trafita de du apartaj tertremoj, kaj denove je la 11ª de oktobro, kun kvara tertremo je la 15ª de oktobro. Ĉiu tremo havis potencon 6,3, kaj proprajn posttremojn inter potenco 5 kaj 6. Sume mortis proksimume dumil homoj kaj vundiĝis multaj plu. Okazis kvina tertremo la 28an de oktobro kun potenco 5 kaj unu posttremo je 4,8, kaj alia tertremo la 14an de novembro kun potenco 5,3. Laŭ unu raporto, 100% de la domoj, inter 11 vilaĝoj en distrikto Zindeĝan', estis detruitaj.

Kvankam la mortoj ne estas tiom, kiom okazis en Turkio kaj Sirio ĉi-februare — proksimume 50.000 — preskaŭ tiom da homoj estas tuŝitaj, senigitaj de hejmoj kaj vivrimedoj.

Sporto

Por fini la epizodon kun alta noto, mi dividos kun vi mirindan atletan entreprenon.

Kelvin Kiptum faris novan rekordon en maratono

Kelvin Kiptum, 23-jaraĝa kenjano, fariĝis la unua homo iam ajn vetkuri maratonon en malpli ol du horoj, unu minuto — li faris en 2h--35s. Tiu vetkuro okazis en Ĉikago, Usono, kie li kuris per averaĝa rapido 21 km/h, aŭ 13 mj/h. Tio estis nur lia tria maratono; inter ĉiuj tri, lia averaĝa tempo estas 2h 01m 18s; nur unu alia vetkuro en historio estas pli rapida ol lia averaĝo ĝis nun. Ĉiuj liaj maratonoj daŭras malpli ol du horojn, du minutojn.

Fino

Dankegon pro via atento. Se plaĉis al vi tiu ĉi epizodo, vizitu la novan Patreon-paĝon de Resumo Monata, kaj konsideru donaci! Mi ne dependas de financa subteno por daŭrigi la projekton, tamen per ĝi mi povos pli bone ĵurnalisti, varbi helpantojn, kaj ekipi min por estontaj epizodoj. Ĉe tiu paĝo mi ankaŭ ofertas tempon por reklamoj en venontaj epizodoj de Resumo Monata, se vi ion ajn volas montri al Esperantujo.

En la sekva epizodo, ni parolos pri krizo en Sudano, balotado en Argentino, kaj la 4ª Virtuala Kongreso de Esperanto — nepre aliĝu! Tio okazos ĉi-novembre inter la 23ª kaj la 26ª. Mi lasas ligilon al la aliĝilo en la videa priskribo. Mi esperas vidi vin tie. Ĝis poste!