Resumo Monata
Septembro 2023

Iu detranĉis arbon en Anglio… do Japanio iras al Luno. Mi estas Logan Hall, kaj jen via resumo de septembro 2023.

Scienco

Unue, mi devas korekti misparolon el la antaŭa epizodo. En aŭgusto, Barato sendis sateliton al Luno en vojaĝo, kiu daŭris ses semajnojn. Mi rimarkis, ke tio estas pli longa ol kutime, ĉar, mi citas, «la vojaĝo inter Tero kaj Luno bezonas nur du semajnojn». Tio estas malĝusta. La vojaĝo inter Tero kaj Lunobezonas proksimume tri tagojn, sed mi komparis al tipa usona misio, kiu entute daŭris du semajnojn, inkluzive ĉirkaŭ la luno mem. Satelito orbitas ĉirkaŭ Luno por ĝuste orienti sin por la surgrundiĝo konservante sufiĉe da energio, kaj por atingi la sudan poluson, la barata satelito devis orbiti multe pli longe.

Japanio iras al Luno

Parolinte pri vojaĝoj al la luno, Japanio lanĉis novan je la 6ª de septembro, esperante fariĝi la kvina lando sukcese surlunigi sateliton. Kiel la barata, ĝia vojaĝo daŭros longe — ĝi atendas tuŝi la lunan surfacon en januaro 2024, ĉar ĝi sekvas tre longan, multe orbitantan kurson por konservi kiel eble plej da energio. Malkiel la barata tamen, ĝi ne celas atingi la sudan poluson — Japanio havas tute alian celon. Ili intencas surlunigi en kratereto, en radiuso je 300 metroj, multege pli preciza ol historiaj misioj, kiuj kutime trafas multajn kilometrojn for de la celita punkto.

La japana satelito, SLIM, pasis proksime al Luno je la 4ª de oktobro, kaj mi povas diri tion ĉar mi estas mode malfrua kun epizodoj de Resumo Monata. SLIM nun estas kaptita en longa, oblikva orbito, kiu retiros la sateliton al la surfaco post kelkaj monatoj. Kvankam ĉi tiu satelito estas senpilota, Japanio varbas kosmonaŭtojn la unuan fojon en 13 jaroj, montrante sian intencon sendi homojn al Luno en la estonteco.

Teĥnologio

Unity monludas kun la videoludo-industrio

Unity estas la plej populara programaro por krei videoludojn, reprezentanta proksimume du kvinonojn (40%) de sia industrio. Tio eble baldaŭ ŝanĝiĝos tamen, ĉar Unity decidis pli profitigi sian popularecon, anoncante novajn prezojn kun novaj kondiĉoj. La sumoj mem ne tiel gravas, ĉar ili sensange levis la prezon iom post iom en 2016, 2020, kaj 2022; la pli konsterna afero estas tio, ke ili komencos pagigi kreantojn laŭ ĉiu individua elŝuto de videoludo.

Unity estas longe rigardita kiel la plej bona rimedo por amatoraj videoludkreantoj, ĉar ĝi historie estis ofertita senpage aŭ malplej multekoste al homoj, kiuj ne profitas de sia laboro. Fakte, Unity postulis eĉ ne cendon ĝis ludo atingis centmil vendojn. Tio fakte ne ŝanĝiĝis en la plej freŝa anonco, kaj Unity ŝajne celas nur ludojn, kiuj atingas pli ol 200.000 vendojn kaj dolarojn.

Tamen, restas zorgoj pro la manko de informo pri ilia nova decido. Laŭ sia anonco, ili postulos po 20 cendojn, kiam videoludo estas elŝutita de ludanto. Dekomence, ili malbone klarigis, ke tio koncernos nur ludojn sufiĉe gajnantajn. Ĉiuokaze, tio maltrankviligas, ĉar elŝuto ne nepre akordas kun vendo — oni povas reelŝuti programon multfoje post unu aĉeto. Oni rimarkas, ke troloj teorie povos bankrotigi kreiston per ripeta, aŭtomatigita elŝutado de la sama ludo. La nova sistemo efektiviĝos je la novjaro, do ili donis nur kvar monatojn, por ke klientoj decidu, ĉu rezigni Unity aŭ ne. Konsideru, ke la kreado de videoludo povas postuli multajn jarojn, kaj multaj kreistoj estas jam en la finaj jaroj de siaj projektoj per Unity.

Post kelkaj semajnoj, Unity pardonpetis pro la subita ŝanĝo, kaj moderigis sian planon — ili klarigis, ke jam ekzistantajn versiojn de Unity ne koncernos la nova sistemo, kaj ili aldonis, ke kromaj honorarioj laŭ elŝutoj estos maksimume 2,5% de onia mongajno, por malebligi, ke firmao bankrotu de troaj elŝutoj. Tamen, Unity jam difektis sian fideblecon, kaj multaj programistoj forĵuris ĝin favore al konkurencanta programaro, Godot, kies intereso triobliĝis dum septembro, laŭ Google Trends.

Sporto

Hispana piedpilkestro akuziĝis de seksperforto

En aŭgusto komenciĝis epiko en la mondo de piedpilko, kiam la hispana teamo neatendite gajnis la virinan mondpokalon, venkante la anglan teamon en la finalo, kaj tuj poste, Luis Rubiales, prezidanto de la hispana piedpilko-federacio, kisis ludistinon Jenni Hermoso, lipoj al lipoj, en posta ceremonio.

Baldaŭ, Hermoso formale akuzis lin de seksperforto, rimarkante, ke la kiso estis tute nevolita, nebonvena, kaj trudita. Tio estas nur la lasta en serio de rimarkoj pri Rubiales kaj kritikenda konduto de li — dum la finalo, li laŭraporte premis ies ingvenon, starante tuj apud la hispania reĝino, kaj li finis la tagon per tre polemikiga parolo al la aŭdienco.

La situacio nur putris en septembro. Rubiales malkonsentis la akuzojn, nomante siajn akuzantojn «falsaj feministoj», kaj asertis, ke la kiso estis konsentita, kion Hermoso tuj neis. Pro lia obstino, multaj hispanaj geludistoj decidis striki, inkluzive 21 el 23 membroj de la virina teamo, kaj 18 aliaj — ili ne ludos, ĝis Rubiales estos demisiigita. Oni poste skribis leteron al la piedpilka federacio, al kiu pli ol 80 geludistoj subskribis, petante profundajn ŝanĝojn en la administracio.

La vokoj estis aŭditaj — Rubiales estis suspendita iutempe, kaj la sekvanta, provizora prezidanto komencis efektivigi ŝanĝojn, kiujn la ludistaro petis. La teamestro Jorge Vilda, ankaŭ polemikiga, estis demisiigita, malgraŭ la neatendita gajno je la mondpokalo, kaj lia vicestrino Montse Tomé estis nomumita al lia pozicio.

Rubiales finfine rezignis post multaj semajnoj, kaj nun multaj defioj frontas lin. Ŝtataj prokuroroj akuzis lin de seksperforto, kaj li eble estos forpelita de la sporto.

Politiko

Meksiko malkriminaligas abortigojn

La supera kortumo de Meksiko forĵetis ĉe la federa nivelo ĉian kriminalan punon pri abortigoj, taksante ilin kontraŭkonstituciaj en decido la 6an de septembro. Tiel fariĝas Meksiko la plej freŝa en serio de latinamerikaj ŝtatoj, kiuj leĝigas abortigadon, sekvante Kubon (1965), Gujanon (1995), Urugvajon (2012), Argentinon (2020), kaj Kolombion (2022), interalie.

La decido ne signifas tamen, ke ĉiuj meksikanoj tuj rajtas peti abortigon, ĉar tio restas kriminala en 20 subŝtatoj ĉe la gubernia nivelo. Simple, federaj institucioj, eĉ en tiuj gubernioj, rajtas abortigi kaj ne rajtas kategorie rifuzi peton por abortigo. Tio tamen estas grava paŝo al penoj malkriminaligi abortigadon en tiuj subŝtatoj, kiuj ofte pravigis sin laŭ la federaj punoj.

Rimarkinde, la kortumo uzis mirinde inkluziveman frazon parolante pri sia juĝo: la punoj estis taksitaj kiel kontraŭkonstituciaj, ĉar ili «rompis la homajn rajtojn de virinoj kaj homoj, kiuj kapablas naski», agnoskante transuliĉojn kaj neduumulojn.

Meksiko devos diligenti, ĉar estas oponantoj, kiuj rigardas en Usono la antaŭjaran repelon de Roe v. Wade kiel esperon, ke ili povos renversi la decidon post sufiĉa tempo.

Batalo inter Pollando kaj Ukrainio

Ukrainio kaj Pollando estas respektive la dua kaj la tria plej grandaj landoj slavaj, kaj ilia ligo nur fortiĝis pro la putina milito. Kial do la pola ĉefministro Mateusz Morawiecki ĵus avertis al Zelenskij, «neniam insultu polojn denove»?

Politikistoj kaj homoj el la regiono ŝajne komprenas la situacion multe pli bone ol mi, sed kiel resumo: Ukrainio multe ofertas grenon, tio estas ĉefa eksportaĵo de ili. Pollando havas propran grenmerkaton, kiun ĝi volas protekti, por ekonomie subteni siajn farmistojn. Tamen, la plej praktikebla maniero, por ke Ukrainio sendu grenon al Eŭropo, estas tra Pollando, do la du nacioj kunlaboris por ebligi la trairadon sen fuŝi la lokan merkaton. Bedaŭrinde, sufiĉe multe da greno ne trairas Pollandon sed restas, kaj vendiĝas al poloj kontraŭ agrese malmulta kosto. Tion la pola registaro atentis, kaj ili postulis al Ukrainio regi la eksportadon pli prudente.

Tion Ukrainio ŝajne penas obei, tamen Zelenskij, en adreso al la Unuiĝintaj Nacioj, komentis, ke la tiel nomita «politika teatro» pri greno «nur helpas Moskvon». Pola ĉefministro Morawiecki do riproĉis lin: «neniam insultu polojn denove». Pollando malpermesis la importadon de ukraina greno, kaj ili tiam etendis tiun malpermeson unu semajnon plu. Krome, la nacieca partio de Pollando nun vokas pli firman, severan traktadon je Ukrainio, kaj tiel akordigis sian retorikon.

Malgraŭ tio, polaj registoj kaj oficialuloj laŭdire atendas, ke la greno-situacio estas nur eta parto de la rilato inter Pollando kaj Ukrainio, kiun ili tute subtenas fronte al Rusio.

Medio

Vandalo faligis faman aceron ĉe la Hadriana Murego

Fama acero, starinta en pitoreska valeto apud la Hadriana Murego en norda Anglio, estis faligita de vandalo la 28an de septembro. Ĝia aĝo estas necerta, sed oni kredeble supozas, ke ĝi estis plantita antaŭ 300 jaroj. Ĝi estis montrita en la populara usona filmo «Robin Hood: Prince of Thieves», kaj fariĝis unu el la plej fotitaj arboj en Anglio, alloganta multajn turistojn. En 2016, ĝi estis elektita kiel britia «arbo de la jaro».

Kvankam la mondo frotas la manojn pri plantado je novaj arboj, almenaŭ ekzistas fortaj leĝoj por konservi ekzistantajn arbojn, se ili estas sufiĉe famaj. Ne nur homoj, sed ankaŭ arboj devas partopreni en la populareco-konkurso! Nu, brita polico traktas ĉi tiun okazon serioze, kaj ĝi fariĝis iusence murdo-mistero dum ili serĉas la kulpulon. Ili tuj sciis, ke la arbo estis intence faligita, ĉar la trunko montras puran, rektan tranĉon, eble de ĉensegilon, kaj kretomarkon ĉirkaŭe. La sego okazis je tre oportuna nokto, sub plena luno dum forta vento, por ke la vandalo povis vidi sian laboron kaj esti neaŭdata. Junulo estis baldaŭ arestita kiel suspektulo, kaj olda farmisto tuj poste kiel kunkulpulo, tamen ambaŭ estis liberigitaj kontraŭ kaŭcio dum la polico esploras plu. Laŭ raporto eble kredebla, eble fantazia, ili trovis spuron de petrolo ĉe la arbo, kies konsisto povas sugesti la kulpulon, kiu devas posedi la saman petrolon. Mi ne certas, kiel realeca estas tiu rakonto… sed ĝi estas amuza!

Ciklono Daniel pereigis dekmilojn en Libio

Ciklono Daniel estas ĝis nun la plej kosta kaj plej mortiga ŝtormo mediteranea en registrita historio. Ĝi tuŝis kelkajn landojn, sed la damaĝo koncentriĝis en la libia urbo Derna, kie du digoj disrompiĝis, fluigante 30 mil kubajn metrojn da akvo en la urbon. La ondoj surstrate estis sep metrojn altaj. Kvarono de la urbo laŭvorte neniiĝis, aldone al damaĝo al najbaraj lokoj, inkluzive la antikvan havenurbon Cireno, kie helenepoka restaĵo estis tuŝita de la superfluo, kaj ironie, ĝi malkovris akvokanalon ĝis nun nekonitan.

Oni raportas inter 6 mil kaj 20 mil mortojn, kaj almenaŭ 30 mil homoj estis translokigitaj aŭ tute malaperintaj. La Unuiĝintaj Nacioj taksas, ke la plimulto de mortoj estis eviteblaj, se la urbo sufiĉe avertus la popolon; oficialaj avertoj aperis 72 horojn antaŭ ol la digoj kolapsis, sed la urbo decidis ne evakui la popolon antaŭ ol la ŝtormo komenciĝis. Oni ankaŭ rimarkas, ke oficialuloj aŭdis raportojn antaŭ pluraj jardekoj, ke la digoj estis malfortaj kaj devis esti ĝisdatigitaj, tamen tio neniam okazis.

Se vi volas mondonaci al humanaj organizoj helpantaj en Libio, mi aldonis ligilon en la videa priskribo, kiu listigas kelkajn manierojn por doni.

Fino

Dankon pro via spektado de Resumo Monata — pardonu la malpli longan epizodon, ĉar mi vojaĝas unu semajnon pro laboro, kaj mi elflugos tri horojn post la publikigo de ĉi tiu video. Se iun ajn gravan novaĵon mi ellasis, komentu pri tio sube. Ne forgesu bati tiun ŝatbutonon kaj subskrajbi. Post monato, ni parolos pri milito ĉe Israelo, la 10ª Oficiala Aldono al Esperanto, kaj multe alia. Ĝis tiam.