Resumo Monata
Januaro 2024

Internaciaj taksoj pri Israelo evoluas, multaj flugiloj fuŝas, kaj 34-jara videoludo estas fine venkita. Mi estas Logan Hall, kaj jen via resumo de januaro 2024!

Politiko

Internacia Kortumo juĝas Israelon

Sud-Afriko komencis proceson kontraŭ Israelo per la Internacia Kortumo, organo de la Unuiĝintaj Nacioj situanta en Hago, Nederlando. Ĝi akuzas Israelon de sistema ekstermado — genocido — kontraŭ palestinanoj. Israelo tuj petis al la Kortumo forĵeti la juĝaferon, kion ĝi rifuzis.

En provizora deklaro la 26an de januaro, la Kortumo diktis al Israelo ses postulojn:

  1. fari ĉion eblan por preventi agojn ampleksitajn de la Genocido-Konvencio;
  2. certigi, ke la israela militistaro ne faras tiajn genocidajn agojn;
  3. preventi kaj puni incitojn al genocido, rilate al palestinanoj en la strio Gaza;
  4. permesi urĝe bezonatajn servojn kaj humanan helpadon al suferantoj en Gaza;
  5. konservi iujn ajn pruvaĵojn kaj evidentaĵojn, kiuj koncernas la akuzojn de genocido;
  6. raporti al la Kortumo en unu monato pri la plenumo de ĉi tiuj postuloj.

La Kortumo ne konsentis ĉiun peton de Sud-Afriko; precipe, ĝi ne ordonis ĉeson nek paŭzon de milito kontraŭ Palestino. Malgraŭ tio, Sud-Afriko kaj ĝiaj samideanoj rigardas la deklaron kiel «diplomatian venkon», ĉar la serioza trakto iom pravigas la akuzojn, kaj krome, lumigas Sud-Afrikon kiel advokaton de homaj rajtoj. «En mondo tiel amare dividita pri la situacio, morala subteno de la Monda Kortumo multe helpas», skribis Reuters.

Finjuĝo, tamen, ne okazos ĝis eble pluraj jaroj, kaj estas malfacile kompreni la eventualan efikon de finjuĝo, ĉu ĝi iel helpos aŭ influos la internacian ordon. Certe, kondamno pri genocido ne revenigos la mortintojn. Sed efiko povos veni kiel formigo de novaj unua kaj dua mondoj, aŭ aksoj. Ni vidos, ĉu Israelo kaj Palestino daŭre ekzistos en ia ajn mondo tiom longe.

Fontoj

«Ne denove», diras Germanio al la ekstrema dekstro

Meze de januaro aperis raporto malkovranta kunsidon de germanaj ekstrem-dekstruloj, en kiu ili diskutis, interalie, forsendi milionojn da enmigrintoj — eĉ tiujn, kiuj ricevis civitanecon. Ankaŭ kunsidis membroj de la politika partio Alternativo por Germanio, aŭ «AfD», kies favoro kreskas lastatempe — ĝin subtenas kvinono de la landa popolo, kaj ĝi estas la plej populara partio en pluraj orientaj gubernioj.

La kunsido, tamen, eble difektis ĝian favoron. De tiam okazis manifestacioj en dekoj da urboj, inkluzive preskaŭ ĉiu «granda» urbo. Ilin ĉeestis multaj — ekzemple 35 000 en Frankfurto, 50 000 en Hamburgo, 100 000 en Duseldorfo, kaj 150 000 en Berlino, ĝuste antaŭ la parlamenta konstruaĵo.

AfD penis distancigi sin de la kunsido, asertante, ke ĝi havas neniun ligon al la partio, kaj ke iuj ajn membroj ĉeestis persone, ne en oficiala maniero. Ĝi tamen apenaŭ distancigis tiujn membrojn de si.

La germania kanceliero Olaf Scholz laŭdis la manifestaciojn: «Nia demokratio ne estas donita de Dio. Ĝi estas homfarita. Ĝi estas forta, kiam ni ĝin subtenas. Kaj ĝi bezonas nin, kiam ĝi estas atakata.»

Fontoj

Religio

Pli ol mil seksĝenintoj en germana eklezio malkovriĝis

Averton pri tikla enhavo! Germanio laboras kontraŭ ne nur faŝistoj en sia politiko, sed ankaŭ seksĝenoj en siaj eklezioj. En 2020, la germana Protestanta eklezio komisiis esploron pri si por analizi sian strukturon, ĉu ĝi ebligas perforton aŭ misuzon de aŭtoritato.

La raporton prezentis la eklezio en Hanovro, la 25an de januaro. Ĝi trovis almenaŭ 1259 ekleziulojn, kiuj faris seksĝenon aŭ seksperforton, kaj almenaŭ 2225 viktimojn — povas esti multe pli, ĉar la esplorantoj ne povis legi dosierojn pri ĉiuj pastroj kaj diakonoj. La raportaŭtoroj supozas, ke la vera kvanto de ĝenintoj estas 3500, pli-malpli.

Mi ne povis trovi la periodon. La raporto similas al unu alia antaŭ ses jaroj de la Katolika eklezio en Germanio, kiu trovis 3677 viktimojn inter 1946 kaj 2014. Tio estus po 54 viktimoj jare.

Kirsten Fehrs, prezidanto de la Konsilio de la Protestanta eklezio en Germanio, esprimis bedaŭron «plenkoran» al la viktimoj, kaj rimarkis, ke la eklezio akceptus la rezultojn de la esploro humile.

Fontoj

Teĥnologio

Tetris finfine venkiĝis

Tetris ŝajnas la unua aŭ dua plej ludita videoludo en historio, aperinta diversforme inter multaj platformoj dum pluraj jardekoj. Tridek-kvar jarojn post sia apero, la versio eldonita por la Nintendo Entertainment System venkiĝis, la unuan fojon de homo, en la komenco de januaro. Ĝis tiam, nur artefarita intelekto venkis Tetris, kaj oni supozis, ke nur komputilo kapablas; estas des pli mirinde do, ke la unua homa venkinto estas 13-jara adoleskanto el Oklahomo, Usono.

Sed kiel estas Tetris venkebla? Teorie, la ludo daŭras senlime, finiĝante nur kiam blokoj amasiĝas tro alte. Tamen, programeraro en tiu eldono kaŭzas, ke ĝi paneos post longa seanco — tiel longa, ke homo kolapsos longe antaŭ ol la ludo. Ĝi povas panei depost nivelo 155, sed la ludo fariĝas plej rapida kaj malfacila jam de nivelo 29 — nesuperebla, laŭ la supozo de la programistoj en 1989. De tiam, blokoj falas ĝis la fundo en triono de sekundo.

Longe nivelo 29 estis rigardita kiel baro, kvankam iu trapasis ĝin en 2011 per teĥniko nomita «hiperfrapetado». Movi ludpecon horizontale kaŭzas proksimume kvaron-sekundan halton, kion oni povas ekspluati por doni al si pli da tempo. «Hiperfrapetado» estas tremigi la bicepson tiel, ke la fingroj frapetadas la regbutonojn, movante blokon pli rapide ol ĝi falas. Tamen, tiu teĥniko estas tre streĉa, kaj efektive levis la plafonon nur al nivelo 39.

En 2020 aperis nova teĥniko, kiu tute evoluigis la ludon: «rulado». Oni tenas la regilon en unu mano kaj ŝvebigas la dikfingron super la regbutonoj, dum oni skuas la regilon per ĉiu fingro de la alia mano. Tia abrupta skuado ebligas po 30 movojn en sekundo.

La efektiva plej alta nivelo rapide kreskis dum kvar jaroj, ĝis fine, Willis Gibson, ankaŭ konata kiel «Blue Scuti», fariĝis la unua homo ludi tiom longe, ke la ludo mem paneis. Li faris la rekordon en decembro la 21an, tamen publikigis la videon al Jutubo je la novjaro. En la video li rimarkas, «Ho, mi maltrafis» — la ludo povas panei depost nivelo 155, sed nur per forviŝo de unu linio, kaj li akcidente forviŝis du. Malgraŭ tio, li povis daŭri ĝis nivelo 157, kiam Tetris finfine rezignis.

Pro lia sukceso, la du kreintoj de Tetris, Алексей Пажитнов (Aleksej Paĵitnov) kaj Henk Rogers, vizitis lin por esprimi gratulon. Willis Gibson dediĉis sian venkon al sia patro, Adam Gibson, kiu ĵus forpasis en novembro.

Fontoj

Scienco

Du fuŝitaj surluniĝoj

Por septembro 2023, Resumo Monata raportis pri SLIM, luna satelito, kiun sendis Japanio — specife JAXA (ジャクサ), la Japana Agentejo pri Esplorado de Aerospaco. La 19an de januaro, ĝi finfine surluniĝis, tamen ne sen ĝenoj. Ĝi celis centmetran kampon en kratereto Ŝioli, provante novan teĥnikon por precizeco, tamen ĝi atingis proksimume 750 metrojn for. Pli grave, ĝi ne povis orientiĝi, do la sunpaneloj ne frontis kontraŭ la suno. La panelojn ne trafus la suno ĝis la fino de la luna tago, unu semajnon poste, do la sateliton malŝaltis JAXA ĝis tiam por ĝin konservi.

SLIM sukcese reŝargiĝis kaj povis transsendi datumojn post semajno, tamen ĝi baldaŭ devis ripozi du semajnojn plu pro la venonta luna nokto. Ĝi ne estis fasonita por toleri la noktajn temperaturojn, ĉar la misio estis planita daŭri nur dum unu luna tago.

Mirinde, la satelito travivis la akran nokton kaj poste respondis al teraj signaloj. Tamen, post nelonge ĝi denove devis dormi, ĉi-foje pro altaj temperaturoj dum la mezo de la luna tago. Ĝi ne multe povis entrepreni antaŭ sia dua nokto sur Luno, sed la 27an de marto, ĝi denove vekiĝis kaj plu funkcias. Malgraŭ ĉio, Japanio fariĝis la kvina lando sukcese sendi aparaton al la luna surfaco.

Ĝi certe fartas pli bone ol Peregrine, alia satelito, kiun lanĉis privata usona kompanio la 9an de januaro. Tio estis ĉiuokaze la unua usona misio al Luno en 50 jaroj, kiu tamen pereis post nur ses horoj pro perdo de jetaĵo. Ne plu povante iri al Luno, ĝi provis reveni al Tero post dek tagoj, tamen ĝi ekbrulis en la atmosfero.

Fontoj

Medio

Tertremo en Japanio komencis la jaron

La jaro komenciĝis terure en Japanio, kun tertremo je potenco 7,6 ĉe la duoninsulo Noto, centre de la lando. Kun pli ol 240 mortoj, ĝi estis la tria plej mortiga tertremo en Japanio de la dua jarmilo, kaj ĝi kaŭzis la unuan gravan cunamaverton post 2011, kiam okazis la plej forta tertremo en la registrita historio de Japanio. Ĉi-foje, granda cunamo fine ne okazis, kaj la averto estis malseverigita.

Inter gubernioj Iŝikavo kaj Tojamo, pli ol 36 000 domoj perdis elektron. Entute, pli ol 60 000 konstruaĵoj estas difektitaj, kaj multaj pli sentis la tremon, eĉ en Tokio. Preskaŭ 13 000 homoj restas en rifuĝejo eĉ du monatojn poste.

Kontraste al la tremo de 2011, kiu kaŭzis la plej gravan atomkernan fiaskon post la ĉernobila, ĉi-okaze neniu atomkerna centralo raportis nenormalaĵon aŭ perturbon. La centralo plej proksima al la tremfokuso koincide haltigis siajn du reaktorojn antaŭ la tremo por regula kontrolado.

Fontoj

Aviado

Pereo inter japanaj aviadiloj

Japanio suferis alian tragedion, kiu sekvis la unuan. Japana Marborda Patrolo disponis aviadilojn por respondi al la novjara tertremo, sed unu — Bombardier Dash-8 — estis trafita de plena pasaĝeraviadilo, alteriĝanta ĉe flughaveno Haneda en Tokio.

La kolizio okazis ĵus antaŭ la 18ª horo, la 2an de januaro; la suno jam subiris unu horon antaŭe, do videbleco mankis. Aertrafika Kontrolo aprobis al Flugo 516 de Aerlinio Japana alteriĝi. Minutojn poste, la patrolaviadilo estis direktita laŭ Aertrafika Kontrolo ruli sin al difinita etapo, kaj ĝi estis informita, ke ĝi havis unuarangan prioritaton por elflugi. Tio ne estis permeso elflugi, tamen eble ĝi interpretis tion tiel, ĉar kiam Flugo 516 atingis la kurejon, la patrolaviadilo jam estis tie. La rezultanta kolizio difektis kaj bruligis ambaŭ veturilojn.

En la malgranda patrolaviadilo estis ses homoj — kvin mortis, kaj la kapitano eskapis kun brulvundoj. La pasaĝeraviadilo, Airbus A350, havis en si 379 homojn, kaj ĉiuj ili eskapis; 14 estis vunditaj, sed ne severe. Oni laŭdas la homekipon, kiu sukcese evakuis ĉiujn pasaĝerojn en nur 18 minutoj. Kvankam la afero estis tute evitebla krizo, la sekurigon de ĉiuj pasaĝeroj oni nomas miraklo, kiu bone atestas la efikecon de aviadaj procedoj nunepoke. Ĉiuokaze sekvas ekzameno pri la situacio por konstati la misokazon.

Fontoj

Freŝa Boeing MAX malpresuriziĝis 16 000 futojn super la grundo

La 5an de januaro, freŝa ekzemplero de pasaĝeraviadilo Boeing, apartenanta al aerlinio Alaska, suferis fiaskon je 16 000 futoj (preskaŭ 5000 metroj), kiam flanka pordo malsekuriĝis kaj estis ŝirita de la aviadilo, tuj kaŭzante malpresurizon en la kajuto. Oksigenmaskoj estis tuj disponigitaj dum ies propraĵoj estis forsuĉitaj — poŝtelefonoj, vestaĵoj, kaj ankaŭ la kapapogiloj de seĝoj 25A kaj 26A. Koincide, neniu sidis en la du seĝoj tuj apud la pordo, tamen inter pasaĝeroj plej proksimaj, unu infano devis esti firme tenita de sia patrino.

Ĝis tiam la flugo daŭris nur dek minutojn. La aviadistoj tuj reiris al la internacia flughaveno de Portlando, de kie ĝi ekflugis. Neniu estis severe vundita.

La aviadilo estis tre nova — ĝi ricevis permesilon por flugado la 25an de oktobro, 2023. Konsideru, ke la plej malnovaj pasaĝeraviadiloj servis 50 jarojn sen akcidento. Ĝi estas ekzemplero de Boeing 737 MAX 9 — la posteuloj de la MAX 8, el kiuj du fifame pereis en 2018 kaj 2019, mortigante 346 homojn. Pri ĉi tiu MAX 9, posta kontrolo trovis, ke mankis ŝraŭboj, kiuj farus la pordon hermetika — ilin devus aldoni muntistoj antaŭ livero de la aviadilo. Cent sepdek unu (171) aliaj aviadiloj MAX 9 estis haltigitaj por kontroli pri la sama eraro, tamen post tri semajnoj, kontrolitaj ekzempleroj jam rekomencis flugi.

Bedaŭrinde ĉi tiu okazo estis nur la unua en serio de fuŝoj de Boeing ĉi-jare; pli venos en la sekva epizodo.

Fontoj

Juro

Usono ekzekutis kondamniton per nitrogena sufoko

La unuan fojon en sia historio, Usono ekzekutis kondamniton per nitrogena gaso, la 25an de januaro.

Kenneth Eugene Smith konfesis pri murdo de Elizabeth Dorlene Sennett en Alabamo en 1989. Ĵurio taksis lin kulpa, sed voĉis 11 kontraŭ 1 por vivdaŭra malliberigo — anstataŭ ekzekuto. Tamen, per leĝo poste nuligita en 2017, la juĝisto ignoris la voĉon de la ĵurio kaj kondamnis lin al morto.

Nitrogena gaso estas permesita ekzekutrimedo en tri usonaj gubernioj — Alabamo, Oklahomo, Misisipio — kvankam ne uzita ĝis tiam. La ŝtato provis ekzekuti s-ron Smith en 2022 per mortiga injekto, tamen fuŝis la proceduron, rezultigante «kreskantajn nivelojn de doloro kaj turmento», laŭ liaj advokatoj. Tio estis la tria fuŝita ekzekuto de Alabamo depost 2018.

Jam de jardeko kriminalistoj proponis nitrogenan sufokon kiel pli efikan, malpli kruelan alternativon al tiaj injektoj, tamen mankas pruvo, ke ĝi ja estas malpli kruela. Kvankam ĝi sukcesis mortigi Kenneth Eugene Smith, observantoj rimarkis baraktojn kaj konvulsiojn dum pluraj minutoj, malgraŭ asertoj de la ŝtato, ke li perdus konscion en nur sekundoj. Alabama guberniestro Kay Ivey poste skribis, ke la ekzekuto estis laŭleĝe plenumita per nitrogena gaso, kiun elektis s-ro Smith mem kiel alternativon kontraŭ injekto.

Oficialuloj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Eŭropa Unio esprimis bedaŭron kaj riproĉon, asertante, ke laŭ spertuloj, tiu metodo estas speciale kruela kaj eksterordinara, kiu povas esti konsiderita torturo laŭ internaciaj traktatoj. Malgraŭ tio, Alabamo celas ekzekuti plu per nitrogena gaso, rekomendinte ĝin en februaro por Alan Eugene Miller, por kiu ĵurio rekomendis mortpunon pro la murdo de tri homoj en 1999. Ankaŭ li estis viktimo de fuŝita ekzekuto per injekto, kaj li interkonsentis kun la ŝtato, ke venontaj ekzekutprovoj uzos nur nitrogenan gason.

Fontoj

GLAT

Rusio jam punas GLAT-ulojn

En la fino de novembro, Rusio deklaris GLAT-on «ekstremisma movado». Ne hezitis la polico, kiu tuj invadis GLAT-ecajn noktoklubojn kaj aliojn, por minaci la ĉeestantojn kaj registri iliajn identecojn.

Post malpli ol du monatoj, Rusio jam kondamnas civitanojn pro GLAT-a «ekstremismo». Unu viro, Артём П., estis ordonita pagi mil rublojn pro foto, afiŝita enrete, de ĉielarka standardo, ĉar li «montris la simbolojn de ekstremisma organizo». Virino en Niĵnijnovgorodo estis, laŭ kortuma ordono, malliberigita kvin tagojn sen juĝafero, pro siaj orelornamaĵoj — ranoj montrantaj ĉielarkon. Инна Мосина, 33-jara fotografistino, estis monpunita pro ĉielarka standardo ĉe sia Instagram-konto — afiŝita antaŭ la kontraŭ-GLAT-a dekreto.

GLAT-aj rajtoj malprogresas ne nur en Rusio, kaj aliajn okazojn raportos Resumo Monata en la venonta epizodo.

Fontoj

Fino

Koran dankon pro viaj spektado kaj pacienco, atendante ĉi tiun epizodon. Mi pardonpetas pro la paŭzo; kiel mi diris en la antaŭa, mi akceptis pozicion kiel redaktoro de Usona Esperantisto, kies unua numero de la jaro ĵus presiĝis! Se vi trovis Resumo Monata pro tio, bonvenon! Mi tamen devis lerni kiel prilabori la bultenon, kaj specife tiu numero fariĝis preskaŭ duoble pli granda ol kutime — pro tio mia tempo estis elĉerpita.

Kiel kompenson pro la malfrueco de ĉi tiu januara epizodo, mi malfermis la kromajn artikolojn ĉe Patreon al ĉiuj legantoj, senpage. Ili temas pri salajro-manifestacioj en Venezuelo, pereo de rusia aviadilo apud Ukrainio, kaj la konkludo de juĝafero ĉirkaŭ fifamaj videolud-rekordoj. Por ĝustigi la kadencon de Resumo Monata, mi kombinos februaron kaj marton en la sekvan epizodon. Ĝis tiam!