Vortprovizo Diskorda

amog/i (ntr) (ŝerce) Vd. Trompisto.

  1. Agi suspektinde.
  2. Trompi.

~a, ~em'a. Suspektinda.

animaci/o. Rapide ŝanĝiĝanta serio de pentraĵoj, ĉefe televidaj, por imiti moviĝadon.

anime/o (japanaĵo) Programo de animacioj, kreitaj en Japanio aŭ laŭ japana stilo.

~a. Montranta la etoson aŭ la econ de animeo.

ap/o. Aplikaĵo; aplika programeto, precipe sur poŝtelefono.

aŭdici/o. Prezento al direktoro por pruvi sin taŭga por rolo kiel ia aktoro.

~i (tr aŭ por) Fari aŭdicion por rolo.

bajzu/o (ĉinaĵo) (pejorativa) Persono, kutime blanka aŭ eŭropdevena, karakterizita de intensa kontraŭado al sentita malegaleco. Tiu vorto estas uzata simile kiel la anglaj terminoj «SJW», «woke».

baz'it'a (anglaĵo) (ŝerce) Agrabla laŭ ies vidpunkto, precipe pri opinio provoka. Tiu vorto ofte uzatas kiel interjekcio esprimanta la konsenton aŭ estimon de la diranto.

Blag'tag'o. La 1a de Aprilo; la aprila Ŝercotago.

bumer/o (anglaĵo) (pejorativa)

  1. (striktasence) Persono, naskiĝinta en la periodo de pli naskofto, tuj post la dua mondmilito (kutime 1946-1964).
  2. (figurasence) Maljuna persono, precipe tiu tenanta antikvajn aŭ tradiciajn vidpunktojn.

(z)~o

  1. (striktasence) Persono, naskiĝinta ĉirkaŭ la lasta jarmilŝanĝo.
  2. (figurasence) Adoleskanto.

Diskord*o (fm)

  1. La populara programo, platformo por komunuma babilado, a.k.k. "Discord".
  2. (evi) = Diskordservilo.

(d)~a. Rilata aŭ apartenanta al Diskordo.

~kanal'o. Babilejo en Diskordservilo pri specifa, preciza celo aŭ temo.

~serv'il'o. Propra spaco, komunumo, gastigita de, atingebla per, Diskordo.

eĥo'sond'i (tr) = Helikumi.

emoĝi/o. Bildeto, piktogramo, por esprimi ideon, emocion, k.s.

~ist'o. Persono, kiu faras aŭ administras emoĝiojn.

estr*o. Administristo de la Diskordservilo.

~ar'o. Administracio 2.

~um'i (tr) Administri.

fel'an'o. Persono, kiu entuziasmas pri antropomorfismo.

fel'ul'o. Antropomorfa besto, bestulo.

Ferm'end'o, Ferm'end'ig'o. La tutmonda fenomeno komencinta en la jaro 2020, ke la homaro kvarantenas pro KOVIM-19.

fluf/a (fs) Lanuga aŭ fela tiel, kiel ĉarmas, kortuŝas.

for'bar'i (tr) Forpeli tiel, ke la forpelato neniam povu reveni.

Genŝin, Genŝin-Impakt/o. Videa rolludo, a.k.k. "Genshin Impact", "原神".

GLAT/. Mallongigo de gejuloj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj. La difino ofte inkluzivas kvirulojn.

~a

  1. (iu) Geja, lesbanina, ambaŭseksema, aŭ transseksa; kvira.
  2. (io) Rilata aŭ subtenanta al GLAT.

~o. Movado, celanta socian k leĝan rekonon k egalecon por GLATuloj.

grand'cerb'a. Lerta, sprita.

graŭ (evi) Retrologismo el la vorto malgraŭ, traktanta ĝin kiel «mal'graŭ». La vorto havas la sencon "malo de malgraŭ", kiu povus signifi:

  1. akorde kun; sekvante; laŭ.
  2. pere de; danke al.

helik'um'i, helik'vok'i (tr) Voki iun per heliko (@).

hodl/i (anglaĵo) (tr) (ŝerce) Daŭre tenadi akcio(j)n por celo, gajno nemona.

Ifkuil/o, Itkuil/o. Planlingvo, a.k.k. "Ithkuil", kreata ekde 1978 de John Quijada, celanta densan, plenuman komunikadon.

iksod/a (fm) = Amuza. Ĉi tio venas el la elparolo de la literoj 'XD', kiujn oni skribas tiel por esprimi ridadon. Vd. MDR.

Interlingva/o. Planlingvo, memnomita "Interlingua" (IA, INA), kreita en 1951, kies fokuso estas latinidaj lingvoj, plus la angla, la germana, k la rusa.

inter'slav'a (pp planlingvo) Celanta ebligi paroladon inter ĉiu slava grupo, lando.

JuTub/o

  1. La plej uzata retejo tutmonde por gastigi k spekti film(et)ojn, a.k.k. "YouTube".
  2. (evi) = JuTubkanalo.

(j)~a. Rilata aŭ apartenanta al JuTubo.

~ist'o

  1. Persono, kiu alŝutas filmetojn al sia JuTubkanalo.
  2. Persono, kiu estras JuTubkanalon kiel profesio, laboro.

kanal'o. Retpaĝo, konto, kiu enhavas film(et)ojn por spekti.

-k (fm) Postfina morfemo, markanta la ergativon ĉe o-vortoj, a-vortoj, k «-iu» morfemoj pri la subjekto de frazo kun transitiva verbo. Vd. ergativo laŭ PIV.

kamil/i (ntr) Parolaĉi ĉagrenante.

kiel'vi'fart'ist'o (pejorativa)

  1. Persono, kiu dum longa tempo komencadas aŭ partoprenadas nur banalan konversacion.
  2. "Eterna komencanto".

KJF. Mallongigo de kio je fek'.

kjo (interj.) = Kio.

krom'hont'a. Tia, kia impresas pro ies agoj honton al aliuloj en ties nomo. Ĉi tiu vorto estas proponita en la senco de la angla vorto «cringe».

KTP. Mallongigo de kaj tiel plu. Uzata kiel «etc.» de aliaj lingvoj.

kvir/a

  1. Ne strikte aliseksema.
  2. Ne cisseksa; iel transseksa.
  3. (arĥ.) (pejorativa) Stranga.

Loĵban/o. Planlingvo, memnomita "Lojban", kreita en 1987 kiel plej logika lingvo.

Majnkraft/o. Videoludo, kutime nomata "Minecraft", teme de fosado k konstruado.

Mar'o de Ŝtel'ist'o'j. Videoludo, angle nomata "Sea of Thieves", tema de piratado.

MDR (interj.) Mallongigo de multe da ridoj. Ĝi similas la francan esprimon "mort de rire", laŭvorte "morto de rido".

meme/o

  1. Amuza verketo vaste disdonita laŭ ĝuintoj.
  2. Amuzaĵo.

~a. Ŝerca laŭ kulturo aŭ etoso.

~i

  1. (ntr) Agi laŭ ŝerca maniero.
  2. (ntr) Disdoni memeo(j)n por amuzi, ridigi.
  3. (tr) Verki memeon el iu temo.

~ist'o. Iu, kiu memeadas.

monad*o. Ia umo.

ne'du'um'ul'o. Individuo, kies sekso estas nek vira, nek ina. Vd. GLAT.

Nitr/o. Abono al Diskordo.

~o-pli'fort'ig'ant'o. Abonanto de Nitro, kiu subtenas -- plifortigas -- Diskordservilon per abona premio.

NSFW/a

  1. Nur por plenkreskuloj en neprofesia medio. Vd. plenkreskulaĵo.
  2. Eble ofenda laŭ iuj, ĉefe tio tabua, erotika, aŭ amora.
  3. Montranta turmenton, pekon.

ost'e (fm) = Bone. Tia uzado venas el la simileco al la angla vorto "bone".

~*o. Interjekcio signifanta "bone".

ping/i (anglaĵo) (evi) = Helikumi.

plen'kresk'ul'aĵ'o. Io NSFWa 1.

pon/a (Tokiponaĵo) (ŝerce) = Bona.

~e = Bone.

tok'i ~e. Paroli Tokiponon.

ri. Pron. uzata por aludi al:

  1. (striktasence) neduumulo.
  2. (vastasence) estaĵo, ne specifante ties sekson.

~a. Rilata aŭ apartenanta al ri.

~ism'o. Doktrino pri la uzado, subtenado, kaj oficialigo je la pronomo «ri».

~ist'o. Subtenanto de riismo.

sal*o (fm) Neologismo de «sal'», interjekcia mallongigo de saluton.

Skrib'aĉ'o. Videoludo apartena al ĝenro, kiu venas el "Pictionary" (angle). En la ludo, iu ludanto provas fari pentraĵon por esprimi specifan vorton, kiun la aliaj ludantoj provas diveni.

SMMĜ. Mallongigo de se mi memoras ĝuste.

stel*o. Emoĝio, uzata kiel diskorda reago por premii mesaĝon aŭ montri meriton.

~ind'a. Meritanta stelon.

~tabul'o

  1. Diskordkanalo, al kiu senditas mesaĝoj havantaj sufiĉan proporcion da steloj.
  2. La roboto, kiu aŭtomate sendas mesaĝojn al la steltabulo 1.

~um'i (tr) Reagi al mesaĝo per stelo, por ke ĝi aperu sur la steltabulo.

kontraŭ~o. Emoĝio, uzata kiel diskorda reago por:

  1. kontraŭvoĉi, nuligi stelumadon.
  2. montri, ke mesaĝo ne estas stelinda.
  3. esprimi, ke mesaĝo estas malagrabla aŭ malplaĉa.

sufin/a (ŝerce) = La ina formo de sufiĉa.

ŝerĉ/ (evi) Kombinaĵo el la radikoj «ŝerc/» kaj «serĉ/». Ĝi plej ofte signifas ŝercon, sed ĝi povas signifi serĉon, aŭ ambaŭ sencojn samtempe.

tag'er'o. Iu parto de la tago: mateno, tagmezo, vespero, aŭ nokto.

Telegram*o

  1. La populara programo, platformo por grupa babilado, a.k.k. "Telegram".
  2. La ĉefa grupo de Esperantistoj en Telegramo *1.

Tokipon/o. Planlingvo, memnomita "toki pona", kreita en 2001 de Sonja Lang, inspirita de taoismo k minimumismo.

trol'i (anglaĵo) (tr/ntr) Ĉagreni laŭvole aliulo(j)n por amuzi sin.

~*o. Tiu, kiu trolas.

Tromp'ist'o, Inter Ni. Videoludo, angle nomata "Among Us", en kiu unu aŭ kelkaj trompistoj provas murdi la aliajn ludantojn antaŭ ol ili aŭ voĉas kontraŭ ĉiu trompisto aŭ finas siajn taskojn.

um'um'i (ntr)

  1. Provizi um-vortojn.
  2. Intence inkluzivi um-vortojn en parolado, precipe tiujn, kiuj ne estas kutimaj aŭ vaste konataj.
  3. Fari aŭ provi metodon por la kreado de pli um-vortoj.

vide*o (fm) (evi) Filmeto, precipe enreta.

voĉ'babil'ist'o. Persono, kiu ĝojas aŭ emas babili pervoĉe, precipe en Esperanto.